Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Chr. Hougaard.
Chr. Hougaard mortis komence de marto 1984, 86-jaraĝa. Li estis prezidanto de CDEL (la nuna DEA) fine de la kvardekoj (1947-1950), kaj li enkon­dukis la kutimon paroli Esperanton dum la estraraj kunsidoj. Dum dek jaroj li estis ĉefdelegito de UEA. Li verkis du facilajn legolibrojn por komencantoj: El la nebulo kaj Okazas nenio. Originalajn kantojn li ankaŭ verkis.
Notoj
El: DEA/Internaj informoj, n-ro 13, maj 1984.