Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Ib Schleicher, Brønshøj. - 15.07.1924.
Ib Schleicher rakontas:

Profesio: Ĉarpentisto, - Inĝeniero, - pensiulo en 1991.
Naskiĝ-loko: Århus - post 1/2 jaro loĝis en Skagen.
Lernis esp-on 1950 per memlernado. 1952 Helsingør, 8-taga kurso.
Plurjara prezidanto de Dana Esperanto-Asocio (DEA).

Mia edzino, Tove, kaj mi renkontiĝis en Horsens en 1946, kaj ni geedziĝis en 1950. Ŝi naskiĝis en 1930. Dum la jaroj ni ricevis 3 knabojn 2 ĝemelinojn.

En la kurso en Helsingør ni renkontis Morariu de Rumanio, kiu parolis esperanton kun sia filino. Tio igis min decidi, ke ankaŭ ni havu esperanton kiel la duan familian lingvon, kaj tion ni ankoraŭ havas.
Se ekz. unu el la knaboj telefonas, kaj mi prenas la telefonon, do li tuj parolas esperanton. Mi ne bezonas memorigi lin pri la lingvo.

Krom la malmultajn fabelojn de H.C.Andersen mi tradukis kelkajn librojn de Martinus, ekz. du grandajn. Tiun laboron mi daŭrigas tiel longe, kiel mi havas la necesajn fortojn.

Notoj
El: Informoj de Ib Schleicher, 22.03.2005.