Post kelkmonata severa malsano ŝi forpasis la 5-an de oktobro, postlasante edzon kaj filon.
Inge devenis de Fredericia, kie siajn infanŝuojn - ankaŭ esperantajn - ŝi uzis. Kiel esperantoparolanto ŝi aktivis en pluraj urboj, i.a. kiel instruanto en Kopenhago kaj en la kursoj de Friis en Elsinoro. Ankaŭ ŝi dum la juneco instruis en Harrogate, Anglio kaj Gressillon, Francio.
Dum la unuaj multaj jaroj de la ekzisto de Esperanto Unuiĝo de Nęstved ŝi agis kiel kasisto de la unuiĝo kaj instruanto de Esperanto en la porjunula lernejo. Ekster tiu medio ŝi instruis kiel anstataŭanto en la ordinara lernejo dum pluraj jaroj.
De Svend Dragsted Inge kaj Lars transprenis la korespondkurson, sed la malsano de Inge iom bremsis la aktivecon. Agema homo kun multaj interesoj kaj certa skeptikemo forlasis nin en tro frua aĝo.
Esperanto Unuiĝo de Nęstved