|
Ivo Lapenna naskiĝis en Split (Dalmatio, Jugoslavio) la 5-an de novembro 1909 en malnova dalmata, aristokrata familio. La patro, Petar, estis akademia konstruinĝeniero kaj univ. profesoro, la patrino, Amelia, pianistino. Li studis klasikan gimnazion en Split, poste en Zagreb, kie li abiturientiĝis kun bonega sukceso. Juron li studis en la Jura Fakultato de la Universitato de Zagreb,
diplomiĝis kun eminenta rezulto en 1932 kaj doktoriĝis la 31-an de oktobro 1933. En la sama jaro li finis la okjaran mezgradan lernejon de la Muzika Akademio en Zagreb (violonĉelo) kaj diplomiĝis kiel mezgrada instruisto de muziko. Post la deviga soldatservo en la lernejo por la rezervaj oficiroj en Tuzla (Bosnio) en 1933/34, kiun li finis kiel la unua en la rango kaj fariĝis rezerva leŭtenanto, li praktikis kiel juĝista-advokata kandidato en kortumoj kaj en advokataj oficejoj, laste kaj plej longe en tiu de la konata progresema advokato, D-ro Ante Ramljak. Li faris la t.n. praktikan juĝistanadvokatan ekzamenon en 1938 en la Apelacia Kortumo de Zagreb. D-ro Ramljak ofte defendis akuzitojn en politikaj kazoj kun la helpo de D-ro Lapenna. Ili fariĝis bonaj amikoj. Ramljak poste ellernis Esperanton.
La 10-an de aprilo 1941 la naziaj kaj ustaŝaj trupoj okupis Zagreb. D-ro Lapenna, kiu pro siaj demokrataj, progresemaj ideoj kaj aktivadoj, inkluzive la laboron por Esperanto, troviĝis sur la listo de arestotoj kaj deportotoj, tuj "subteriĝis" kaj fine de julio 1941 per falsa pasporto sukcesis fuĝi en
Split, tiutempe sub itala-faŝista okupiteco. Li aliĝis al la Naciliberiga Movado kaj en 1943 al la Naciliberiga Armeo. Li plenumadis diversajn taskojn sur la teritorioj liberigitaj de la partizanoj en Bosnio, Norda Dalmatio kaj sur la insuloj Braĉ, Hvar kaj Vis, ĉefe korespondanto de Slobodna Dalmacija (Libera Dalmatio). Komence de 1944 li estis sendita en Bari (Italio) por fariĝi redaktoro de Dnevne Vijesti (Tagnovaĵoj) de la Jugoslavia Milita Misio en Bari kaj, iom poste, de Glasnik Ujedinjenih Nacija (Heroldo de Unuiĝintaj Nacioj), kiun la aliancana aviadilaro ĵetadis en 10 milionoj da ekzempleroj sur la okupitan teritorion de Jugoslavio tri fojojn semajne.
Ekde aprilo 1944 ĝis la fino de la milito en majo 1945 li estis ĉefredaktoro de Libera Dalmatio (Slobodna Dalmacija) unue semajna en kavo sur la insulo Vis, kaj poste ĉiutaga en liberigita Split. En novembro 1943 li sukcesis organizi konferenceton de dekkvino da esperantistoj en la urbeto Livno (Bosnio), ĉirkaŭita de la malamikaj trupoj. Oni aŭdadis la tondradon de kanonoj. En 1945 li estis demobilizita kaj fariĝis rezerva oficiro de la Jugoslavia Armeo kun la grado de majoro.
Post la milito li unue estis ĉefo de la Departemento pri Hejma Preso de PR Kroatio kaj iom poste redaktoro de Narodne Novine (Oficiala Gazeto) de PR Kroatio. Sekvis laŭvice: docento, iom poste profesoro pri Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj en la Jura Fakultato de la Universitato en Zagreb; samtempe lekciisto pri Historio de Diplomatiaj Rilatoj kaj Historio de Politikaj Doktrinoj; paralele honoraria lekciisto pri Internaciaj Rilatoj en la Ekonomika Fakultato; eksperto pri Internacia Juro en la Delegacio de Jugoslavio ĉe la Packonferenco en Parizo en 1946; advokatokonsilisto de Albanio en la proceso kontra. Britio pro la incidentoj en la Markolo de Korfuo antaŭ la Internacia Kortumo en Hago en 1947/48; ekde 1948 Membro-Korespondanto de la Jugoslavia
Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Zagreb. Krome, partoprenis en la redaktado kaj verkado de Zbornik Pravnog Fakulteta u Zagrebu (Kolekto de la Jura Fakultato en Zagreb) kaj estis membro de la redakta komitato de la ĉefa jugoslavia jura periodaĵo Arhiv za Pravne i Druŝtvene Nauke (Arkivo por la Juraj kaj Sociaj Sciencoj) en Beograd. Inter 1946 kaj 1949 ĉeestis plurajn landajn kaj internaciajn jursciencajn konferencojn en Beograd, Parizo, Bruselo kaj en la Akademio de Internacia Juro en Hago.
Ekde la fino de 1949 Ivo Lapenna rezidas ekster Jugoslavio. Unue li estis en Parizo kaj ekde la mezo de 1951 en Londono, kie li poste fariĝis brita ŝtatano. Li estis kontrakta kunlaboranto de la franca Centre National de la Recherche Scientifique (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj), por kiu li verkis sian Conceptions Sovietiques de Droit International Public (Sovetiaj Konceptoj de Internacia Publika Juro). En Londono li estis laŭvice: Ekde 1956 "research fellow" (esplorkolego), lekciisto, docento kaj mallonge post tio profesoro pri Kompara Sovetia kaj Orienteŭropa Juro en la mondfama The London School of Economics and Political Science de la Universitato de Londono, per kio li atingis sian duan profesorecon.
Post sia pensiiĝo en oktobro 1977 li ricevis la titolon de "Em. Profesoro de Kompara Sovetia kaj Orienteŭropa Juro de la Universitato de Londono", sed, laŭ la peto de la universitataj aŭtoritatoj, daŭrigas sian kutiman universitatan laboron. En 1972 li ricevis de la Universitato en Fort Lauderdale (Usono) la titolon de "Doktoro honoris causa pri Internaciaj Rilatoj". Li fariĝis membro
de pluraj jursciencaj institutoj kaj societoj, el kiuj la plej grava estas la Instituto pri Mondaj Aferoj (Institute of World Affairs) en Londono.
Aldone al sia instrua kaj jurscienca laboro en la Universitato de Londono, Prof. Lapenna lekciis kiel invitito aŭ gastprofesoro en multaj aliaj universitatoj aŭ jursciencaj institutoj, ekz. en tiuj de Beograd, Uppsala, Stockholm, Hamburg, Koln, Munchen, Venezia, Paris, Strasbourg, New York,Washington, Harvard, Yale, Sydney, Camberra.
Ivo Lapenna forpasis la 15-an de decembro 1987 en Kopenhago kaj estas entombigita tie.
Ellernis Esperanton kiel memlernanto en 1928. Kunfondinto de Studenta Esperanto-Klubo (poste Akademia Esperanto-Klubo) en la Universitato de Zagreb en 1929, kaj ĝia prezidanto ĝis aprilo 1941; fondinto de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo (STELO) dum la UK en Budapeŝto en 1929, kaj ĝia prezidanto ĝis la komenciĝo de la Dua Mondmilito; prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo de 1937-1950; komitatano kaj estrarano de IEL (ekde 1947 UEA) de 1938 -1974; ĝenerala sekretario de UEA de 1955-1964; prezidanto de UEA de 1964-1974; fondinto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) en 1957 kaj ekde tiam ĝia prezidanto, iniciatinto kaj dum pluraj jaroj redaktoro de ĝia organo Internacia Jura Revuo; membro de la Akademio de Esperanto ekde 1952; kunfondinto de Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM) en 1980 ekde tiam ĝia prezidanto; membro de la redakta komitato de Horizonto kaj ĝia ĉefa kunlaboranto.
en la konstruado de la moderna internacia Esperanto-Movado
Lernolibro Esperanto u Deset Lekcija (Esperanto en Dek Lecionoj), tri eldonoj, la lasta en 1945, kaj 77 kursoj por komencantoj, progresintoj kaj pri parolarto inter 1929 kaj 1949.
Tiu poresperanta aktivado proporcie dividita inter la bazaj agadsferoj - scienca dokumentado, informado, instruado, praktikaj servoj en la plej vasta senco de la vorto - postulis minimume 65.000 efektivajn laborhorojn inter 1929 kaj 1984.
Pasive kaj aktive: kroata, Esperanto, angla, franca, itala, germana, rusa; nur pasive pli aŭ malpli bone: slovena, makedona, bulgara, ĉeĥa, slovaka, hispana, latina kaj antikva greka (nur tre malmulte).
Kiel juna homo: biciklado, naĝado, skiado, atletiko, precipe mezdistanca kurado (mallongdaŭraj jugoslaviaj rekordoj je 400 kaj 800 metroj).
La hejmpaĝo de Fondaĵo Ivo Lapenna: |
| Notoj |
|---|
|
Adreso: Grondalsvej 30 DK-2000 Kopenhago F, Danio Tel .+ fakso: + 45 38876651 Kontakto al:lapenna@mail.dk/ - Klaku: lapenna@mail.dk - |