Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Jens Stengaard Larsen, Kopenhago.
Jens S. LARSEN naskigis en 1959 en Jutlando. Studinte la fakojn bibliotekistan kaj komputistan, li en 1992 fine cedis al sia lingva pasio, kaj ekstudis generalan lingvistikon en Kopenhago. Jam en 1973 lia lingvopasio instigis lin lerni Esperanton. Dum la jaroj li havis nekalkuleblan nombron da etaj kaj mezgrandaj postenoj en la Esperanto-movado; li estas redaktoro de Esperanto en Danio, la revuo de Dana Esperanto-Asocio. El pli fruaj meritoj menciindas la dana traduko de la Zagreba metodo (ne eldonita, tamen), kaj vico da elsendoj en la loka televido de Stubbekøbing, 180 km sude de Kopenhago. Jens S. LARSEN estas lingva revizianto de la magazino MONATO. Membro de la estraroj de DEA kaj KEK
Notoj
I.a el: Vikipedio,