Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Johannes Christoffersen, Århus - 1892 - 11.03.1975
La 11-an de marto mortis tre aktiva kaj laborema År­husa esperantisto Johannes Christoffersen, konata kiel "Stoffer" aŭ "Jico."

Li naskiĝis en la jaro 1892 kaj esperantiĝis en 1932. Ek de 1935 li estis instrui­sto de pluraj esperanto-kur­soj.

En la 1930-aj jaroj Johs. Christoffersen estis tre ak­tiva membro de la tiama Centra Dana Esperantista Ligo. Kiel ĝia plurjara afer­gvidanto li faris grandan la­boron por plifortigi la orga­nizaĵon.

Antaŭ la dua mondmilito li estis prezidanto de Århus Esperantoforening, kaj po­ste - dum multaj jaroj - li estis membro de ĝia estra­ro. Li estis la unua redaktoro de la klubo-organo kaj samtempe ties sekretario.

Dum pluraj jaroj Johs. Chri­stoffersen faris grandan la­boron kun Chr. Heilskov, H. E. Jensen kaj A. Hvor­slev tradukante verkojn de danaj aŭtoroj kaj redaktante la enhavon de Dana Antolo­gio.

Post la dua mondmilito li pli kaj pli okupis sin pri fervojistaj aferoj. En 1948 li estis kunfondinto de DEFA kaj de IFEF en Amsterdam. Li estis sek­retario de DEFA de 1948 ĝis 1953 kaj krome sekretario de la l-a kaj lO-a IFEF-kongresoj. plurfoje DEFA-delegito ĉe IFEF-kongresoj. Li estis honora membro de DEFA ek de 1958, kaj en 1973 dum la jubilea IFEF-kongreso li ricevis la arĝentan FISAIC-­medalon.

Sur pluraj aliaj kampoj li multe laboris por kaj per esperanto, kaj krome li tra­dukis plurajn poemojn kaj artikolojn. Li eĉ verkis prelegojn por Radio Romo kaj faris aliajn fakajn prele­gojn.

Dum liaj lastaj jaroj liaj oku­loj malboniĝis tiel, ke li ne plu kapablis legi; sed li re­stis aktiva, ĉar li korespon­dis kun eksterlandanoj pere de sonbendoj, kaj li parto­prenis preskaŭ ĉiujn espe­ranto-aranĝojn.

Unu el la vere bravaj ba­talantoj por nia afero ne plu estas inter ni. Li ri­pozu en paco!

(Fontoj: Hauge kaj Fiirgaard).

Notoj
El: Eĥo, n-ro 4, aŭgusto 1975.