Doktoro P. Th. Justesen, honora membro de CDEL kaj persona amiko de multaj danaj kaj eksterlandaj Esperantistoj, forlasis niajn vicojn. Li mortis en Silkebog post operacio, en la aĝo de 75 jaroj.
Kun d-ro Justesen ni perdis unu el tiuj personoj, kiuj plej grave influis la sorton de nia Ligo. Kvankam li dum siaj lastaj 6-7 jaroj ne partoprenis la organizan laboron, li sekvis la movadon kun ne malfortigita intereso; ĝi havis lian tutan koron.
Ĉe nia jarkunveno pentekoste ni eksciis pri lia morto, kaj la funkcianta prezidanto, d-ro Egerrup, tuj faris memorparoladon, en kiu priparolis liajn multajn meritojn, i. a. kiel d-ro Justesen per granda laboro kaj per ne
malpli grandaj oferoj de tempo kaj mono fakte savis nian organizaĵon, kiam danĝero minacis de ekonomia kaj organiza flankoj.
D-ro Justesen estis prezidanto de CDEL de decembro 1937 ĝis decembro 1942. Dum tiu tempo li bedaŭrinde spertis multan malharmonion en la dana Esperantistaro, oni eĉ plurfoje atakis lin persone, kio ofte ĉagrenis lin. Sed li neniam pro tio forlasis starpunkton, kiun li konsideris prava. Tio ankaŭ ne estis necesa ĉar li ĉiam havis la grandan plimulton malantaŭ si.
La subskribinto havis la ĝojon kunlabori en la estraro kun d-ro Justesen dum preskaŭ lia tuta periodo kiel prezidanto kaj povas diri, ke li ĉia estis agrabla kunlaboranto, ĉiam logika, bonvola, aferema, samideana.
D-ro Justesen estis sciencisto, ne nur en sia kuracista fako, sed ankaŭ en astronomio, lingvoj kaj literaturo, kie Homer estis lia granda intereso. Li tradukis en Esperanton prozon kaj poezion, kaj nia granda kantlibro
Kantante antaŭen realiĝis pro lia iniciato kaj granda apogo kunlabora kaj ekonomia. Li estis farinta multajn kaj grandajn vojaĝojn en la plej diversaj partoj de la mondo, pri kio li skribis serion en DEB titolatan Eksterlande.(1)
En la jarkunveno en Viborg 1943 oni nomis d-ron Justesen honora membro de CDEL por esprimi per tio dankemon pro liaj gravaj servoj al nia asocio.
Ni ne plu vidos lin inter ni, sed la memoro pri li kiel granda idealisto kaj alte respektata samideano vivos longe inter danaj Esperantistoj.
O. C. Lange.