Mia patrino, Marie Olsen, eklernis Esperanton en 1948 laŭ instigo de Egon Madsen. Kiam li translokiĝis al Assens, li donacis lernolibron al mia patrino. - Mi esperantistiĝis en 1958 en Fredericia. Vivis en Århus 1960-1970 kaj estis inter esperantistoj. En la jaro 1978 mi membriĝis en KEK, Kopenhago.
En 1986 mi eniris la estraron de KEK, estis ĝia prezidanto 1998-2005 kaj poste daŭre estrarano. DEA-anstataŭanto/estrarano mi estis 2000/2001-2006. Klubaj kunlaborpartneroj: DEFA (2002-2007) kaj SEA (dan/sveda) ek de 2001.
Mi akompanis blindajn esperantistojn al kelkaj aranĝoj, inter alie al iliaj IKBE-kongresoj.