Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Kaj Bendix, Kopenhago.
Kaj Bendix estis la unua prezidanto de la Kopenhaga Esperanto-Klubo, li elektigis la 2-an de januaro 1908. Antaŭe li estis aranĝanto de la informvesperoj. Poste kiel prezidanto de la klubo, li energie kaj kreive aranĝis, inspiris kaj apogis la kluban agadon.

En printempo 1908 furiozis gripa epidemio en Kopenhago, ankaŭ Kaj Bendix malsaniĝis kaj devis portempe forlasi Kopenhagon por resanigi en iu kampara ne-esperantejo. La 12-an de marto ludis la juna pianisto George Lorange. Dum la vespero la prezidanto (Bendix) surprizis la membrojn per neatendita reveno de sia forestejo. Li sciigis, ke li estas sufice resanigita por denova laboro por Esperanto. Kion li pruvis per amuza lautlegado de la bonstila rakonteto "Helga".

Dum estrara kunveno la 9-an de marto 1908 Kaj Bendix fariĝis ano de la Redaktora kaj Ekzamena komitato de la Dana Esperantista Centra Asocio kunkune kun S-roj Borberg kaj Skeel-Giørling.


Pro translokigo al la kamparo Kaj Bendix eksigis la 29-an de oktobro 1908. Pri tio Dana Esperantisto raportis jene:
La 24-an de septembro en la klubo oni laŭtlegis spritan "malfermitan leteron", per kiu s-ro Kaj Bendix restante en la kamparo adiaŭis kiel prezidanto la KEKanaron, kies kondukanto li estis dum 8 monatoj. En sentplenaj vortoj li dankis la klubanojn pro la pasinta tempo, bedaŭrante, ke li - kiel jam antaŭ monatoj anoncite - de komenco de septembro ne plu havos sufice da tempo libera por resti en la estraro. Sed li ne intencis tute forlasi la klubon. Post reveno al Kopenhago li kiel eble plej ofte volos ĝin viziti (kaj li jam agema kiel ĉiam partoprenis la oktobrajn kunvenojn).
Notoj
El: "Vikipedio".