1) Kasisto en DEA 1995
Okupo: konsilanto pri komputiloj
Esperantiĝis en 1945.
Interesoj: kantoj/muziko
E-postenoj: Ĉefdelegito de UEA, kasisto en DEA, Esperanto-domo kaj KEK.
(La informoj estas el 1995).
2) Kaj Čumbelić-Røssum
(1928-2008) mortis la 5-an de septembro
en Brønshøj (Danio) post grava malsano. Li lernis Esperanton kiel 16-jarulo dumnokte en sia lito kaŝe per lemolibro, kiun lia patrino aĉetis por si mem sen havi tempon por mem lerni. Li vigle agadis kaj vojaĝis en- kaj eksterlande. Li estis longe fakdelegito pri ekonomio kaj komputiloj. De 1995 ĝis 2000 li funkciis kiel ĉefdelegito kaj kotizperanto de UEA.
3) Kaj ne plu estas inter ni. Antaŭ kelkaj jaroj lia malsano fariĝis tiel grava ke li ne plu partoprenis la kluban vivon kaj la kongresvojaĝojn. Li ne plu verkis, tradukis aŭ kantgvidis.
Kaj estis unu el la veteranoj kiuj mem studis Esperanton. Jam kiel juna knabo li trovis Esperanto-lernolibron kiun lia patrino aĉetis por si mem. Ŝi neniam trovis liberan tempon por eklerni Esperanton, sed la 16-jara Kaj ŝteladis la libron dumnokte, kaj pere de poŝlampo, en sia lito legis kaj entuziasme eklernis la lingvon. Li vigle agadis kaj vojaĝis lande kaj eksterlande. Dum sia longa Esperanto-vivo li korespondis kun du
plum-amikinoj ĝis sia morto.
Profesie li estis civil-ekonomo kaj per sia sperto li multe helpis en la danaj kluboj, diversmaniere. Kaj estis diligenta kaj talenta tradukanto. Ofte ĉe klubvesperoj ni kantis konstatante, ke ankaŭ tiun kanton li tradukis. Kaj havis specialan humoron, li estis inspira, kaj influis al la bona etoso. Dum multe da jaroj li partoprenis internaciajn Esperantajn skisemajnojn. Kelkaj komunaj vojaĝoj kaj travivaĵoj kun li tra eŭropaj landoj restos neforgeseble ĉe ni ĉiuj. Memore al nia kara amiko kaj lia vivo, ni daŭrigu kun ĝojo kanti la kantojn kiujn li amis.
Li mankas al ni klubanoj, li mankas speciale al sia edzino Ana, kaj pro tio ni memoru pri li, kia li estis: gaja, sprita, gentila ... lia verkaro kaj lia humoro restu inter ni.
Ana Čumbelić-Røssum
4) Al DEFA venis Kaj antaŭ pli ol 20 jaroj - ne komencanto serĉanta kurson, sed plenkreska kaj matura esperantisto, kiu rapide kontribuis per siaj fortoj al la kluba vivo ... bela kantvoĉo kaj verkista/tradukista talento grave plibonigis la kantvesperojn kaj la kantaron.
Lia intima amiko kaj mentoro rilate al poezio estis Poul Thorsen, kaj kiam ni en la klubo serĉis esperantan tradukon de la tre populara Svantes Lykkelige Dag, Kaj spertis la triumfon superi sian "majstron", kiam ni elektis la tradukon de Kaj por la kluba kantaro.
Mult-multfoje aŭdigis en la klubo kantoj kun lia subskribo, kaj daŭre lia verkaro vivos.
Kvankam ne-fervojisto li trovis sian lokon inter ni, kaj la ĝentila kaj gaja sinteno de Kaj donis al li multajn amikojn. Eĉ koramikinon kaj vivakompananton li trovis, ĉar dum la IFEF-kongreso en 1985 li renkontiĝis kun Ana, kiu poste estis lia firma roko, kaj ili kune estis tre simpatia kaj gastama paro - multaj memoras belajn somerajn tagojn en la ĝardeno en Brunevang.
Dum la lastaj jaroj pli kaj pli malsano kaj malforto malheligis la vivon de Kaj, - ĝis la lasta minuto Ana kun amo kaj zorgo helpis kaj faciligis la tagojn.
DEFA dankas pro ĉio. Ke li ripozu en paco.
(foto: DEFA).