Intervjuo kun s-ro pastro Lindquist pro la ĵus aperinta kriminalromano:
Ferio kun la morto
Vigla sinjoro - tre okupata - tamen donis al ni la sekvontajn sciigojn:
- Kiom longe vi estis pas tro en Sakskøbing?
- Mi venis al S. kiel pastro en 1937.
- Kiam vi fariĝis E-isto?
- Antaŭ 12 jaroj - mi eklernis nian lingvon en 1936.
- Kiom da libroj vi verkis kaj kiujn?
- Malmultajn - bedaŭrinde kaj ĝis nun nur librojn por infanoj - jes, mi ankaŭ skribis libron pri la gajaj studentoj »Regensens glade Dage«. Miaj aliaj libroj estas:
"Søens Hemmelighed«, »Kun en Københavnertøs«, »Lise Plejebarn«, »Bibelske Fortællinger paa Vers«, »Med Dølle til Holland« (pri Esp-o vojaĝo), kaj mi skribis multajn novelojn, ekz. en »Julestjernen«. Mi mem redaktas kristnaskan gazeton »Jul paa Lolland«.
- Kial vi - kiel pastro - verkas kriminalromanojn?
- Ĉar kriminalromanoj laŭ mia opinio ĉiam estas moralaj. Almenaŭ tio ili devas esti. La krimulo ĉiam estas punita pro sia krimo. Ĉu ne?
- Jes, vi certe pravas!
- Ĉu aliaj el viaj verkaĵoj estas kriminalromanoj?
- Jes, »Søens Hemmelighed« estas kriminalromano por knaboj. Mi antaŭ jaroj skribis multajn kriminalnovelojn. Ĉijare mi havas kriminalnovelon en »Julestjernen«.
- Ĉu vi opinias, ke E-o taŭgas por krei pacon?
- Jes, absolute, kompreneble ne sola, sed kume kum aliaj faktoroj. Tamen mi opinias, ke la sama lingvo signifas multege.
- Kiamaniere vi unuigas la ideon pri »babela turo« kaj E-o?
- La problemo pri la »babela turo« tute ne ekzistas nuntempe, ĉar kiu pensus, ke la homoj amasiĝus sur la sama loko, se ili havus la saman lingvon? Laŭ la biblio ja tiam estis la intenco de Dio disvastigi ilin - kaj la intenco sukcesis.
- Ĉu vi instruas E-on en via urbo?
- Mi instruis pli frue, sed nun mi ne havas tempon. Eble mi instruos dum venontaj jaroj.
- Ĉu ekzistas E-o klubo en via urbo?
- Jes, ni havas malgrandan klubon.
- Ĉu vi eble poste skribos plurajn originalaĵojn en E-o?
- Mi ne scias. Eble! Unue mi deziras skribi danlingvan libron - ne kriminalromanon - sed »veran« libron. Mi havas sufiĉe da ideojn, sed kiel sola pastro en granda paroĥo mi estas tre okupata.
- Ĉu via filino antaŭe desegnis kovrilojn por viaj libroj?
- Ne, ŝi ne antaŭe desegnis librokovrilojn, sed ŝi desegnis multajn ilustraĵojn por gazetoj.
- Kara pastro, ĉu vi deziras mem diri ion al viaj espereble multaj
legantoj?
- Mi esperas ke la romano povas interesi ilin. Ĝi estas ja nur malgranda, senpretenda libro.
Ni dankas al la modesta, afabla pastro kaj aldonas niajn bondezirojn por la libro, kiun ĉiuj E-istoj aĉetu ĉe Libro Servo aŭ ĉe la eldonejo en Aabyhøj.
Ida Christensen
Informoj:
Verko: Ferio kun la morto - romaneto 1948, dua eldono 1962.
Gaja renkonto (parto de la romano "Ferio kun la morto"), represita en Trezoro - la esperanta novelarto.