Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Torben Kehlet - 1941 - 2001.

Mi konis Torben dum pli ol 40 jaroj. Tio vere estis plezuro. De tempo al tempo mi konatiĝis ankaŭ kun la plej proksima familio. Kiam li mortis neatendite la 31-an de majo, ni estis kaj ŝokitaj kaj tristaj. Plie, li je sia morto nur havis 59 jarojn. Torben ĉiam estis bona kaj fidela amiko, kaj pro tio multaj ŝatis lin. Ni ĉiuj tre sopiros al li.

Torben kaj mi havis du tre grandajn komunajn idealismajn interesojn:

La plej granda el ili estis la internacia lingvo de la estonto, Esperan­to. Pro Esperanto ni renkontiĝis, kaj ekde tiam ni ĉiam havis kontakion kun unu la alia, kaj ni ofte rerenkontiĝis. Torben estis tre simpatia homo, kaj li havis grandan rolon en la Esperanto­movado. Private mi interkonatiĝis kun Eliza - pli poste en la vivo de Torben kun Dmitri. Oni ankaŭ parolis Esperan­ton hejme. Torben iĝis membro de Kleriga Konversacia Klubo en 1962, kaj li ankaŭ estis estrarano de ĝi. Krome, li estis la redaktanto kaj eldonanto de la klubrevuo de KKK, Kuriero. Li dum du jaroj estis ĉefo de la Esperanto-eldonejo Stafeto, kaj li redaktis dum iom da tempo la revuon Monato. Li estis estrarano de Dana Esperanto-Asocio de 1967 gis 1970, kaj inter 1965 kaj 1967 li redaktis Espranto-Nyt. Torben partoprenis en multaj esperantokongresoj, i.a. tiuj de Kopenhago, Hago, Prago kaj Tokio. Tio kaj lia internacia laboro donis al li multajn kontaktojn en la tuta mondo. Li eldonis ĉirkaŭ 40 librojn en Esperanto, i.a. La ABZde l' amo, Eseoj memore al Ivo Lapenna (nefinita), La Sankta Korano. kaj Retoriko en la angla. Li lernis la plej novajn komputilteĥnikojn, kaj li povis do per la komputilo fari ĉion mem.

La duagranda komuna idealisma intereso de ni du estis la Martinus ­Kosmologio.

La Martinus-Kosmologio estas logika vivklarigo. Ĝi donas logike argu­mentitajn respondojn al la bazaj demandoj de la vivo. Ĝi kondukas al optimisma vivosinteno, kaj ĝi donas bazon por hannonia kaj simpatia rilato al ĉiuj homoj kaj ĉio vivanta. Ĉi tiel, ĝi kontribuas al la akcelado de la homa evoluo.

Finfine mi ŝatus diri:
Kara Torben,
Kvankam vi estas konvinkita, ke la vivo daŭros, estas malfacile por ĉiuj ni adiaŭi vin Vi estos alsopirata de multaj homoj, kaj memkompreneble plej multe de via proksima kaj kara familio.

Notoj
Laŭ la parolado okaze de lia entombigo la 9-an de junio 2001 fare de Ib Schleicher (esperantigita kaj redaktita de Frederik Eriksen)
El: Esperanto en Danio, n-ro 3, julio 2001.