Fragmento el artikolo(1)
La 29an de aŭgusto (1948) Kolding Esperanto Klub festis sian 10 jaran datrevenon kaj samtempe oni havis okazon honori kiel honoran membron de la klubo unu el la pioniroj de nia movado ĉi tie en Danlando, nome s-ro Chr. Kelvang, Kolding.
Chr. Kelvang ĉiam havis multajn interesojn, kaj aŭdinte iam pri Esperanto, li komencis lerni kaj korespondadi en la jaro 1908 en la monato aŭgusto. Kelvang skribis ĉiam en sia taglibro, kion li entreprenis, do li povis konstati, ke tiam li komencis sian agadon kiel Esperantisto. La prezidanto de Centra, kiu ĉeestis por fari prelegon, en la nomo de Centra kore dankis al Kelvang pro lia laboro farita dum la multaj jaroj kaj pro la bona ekzemplo, kiun li donis. Ni metas ankaŭ nian gratulon pro la 40 jaroj al nia fervara pioniro.
Chr. Hougaard, prez.
Sabate la 13-an de janua10 mortis nia kara Esperanto-amiko, s-ro Kelvang, Kolding, en la aĝo de 82 jaroj.
La morto de s-ro Kelvang signifas por la Esperanto-movado perdon de vere entuziasma, fervora kaj fidela samideano, kiu dum sia longa Esperanto-vivo
ĉiam estis aktiva esperantisto partoprenante en multaj, diversaj Esperanto-aranĝoj tiom longe, kiom liaj fortoj permesis al li.
S-ro Kelvang esperantiĝis en la sama jaro - en 1908 - kiam "CDEL" fondiĝis. Domaĝe, ke la sorto ne permesis al li festi la 60-jaran jubileon kune kun nia landa asocio!
Ek de 1918 s-ro Kelvang loĝis en Kolding, kie li deĵoris ĉe la privata fervoja entrepreno sur la linio Kolding-Egtved ĝis ĝia ĉeso.
Dum multaj jaroj s-ro Kelvang estis membro de la estraro de Kolding
Esperanto-Klubo, kie li faris energian kaj sindonan laboron, ĉiam laborante por la bono de la klubo. - Dum multaj jaroj li esris ankaŭ delegito de DEA, kaj sennombrajn esperantistojn li en tiu posteno helpis kaj ne nur pro deva, sed kun vera ĝojo. Kune kun sia edzino - kiu ĉe lia morto estas tre malsana eĉ ne tute konsciante lian morton - li ĉiam estis preta aranĝi ĉion kiel eble plej bone por eksterlandaj gesamideanoj; kaj en la hejmo de ges-roj Kelvang la pordoj ĉiam estis malfermitaj por Esperanto-geamikoj!
Nun s-ro Kelvang ne plu estas inter ni, sed ni ĉiam memoru lin kiel veran Esperanto-amikon! Ĉe lia entombigo unu el la esperantistoj de Kolding, kiuj sekvis lin al la lasta ripozejo portis la standardon de Kolding Esperanto-Klubo. La pastro tre persone parolis pri s-ro Kelvang, ankaŭ pri lia Esperantista vivo.
Fervora kaj fidela samideano forlasis nin.
S-ino Kelvang sekvis sian edzon.
Ĵus ni eksciis, ke hodiaŭ - la 26-an de januaro - ankaŭ s-ino Kelvang mortis. Same kiel dum la tuta geedza vivo ili ankaŭ en la morto akompanis unu la alian.
Kiel mi jam skribis en la nekrologo pri s-ro Kelvang, s-ino Kelvang ĉiam estis helpopreta en la Esperanto-laboro. Ŝia milda rideto ĉiam bonvenigis nin, kaj ĉiam oni vidis sin apud sia edzo ĉe la Esperantoaranĝoj ne nur en Kolding, sed dise en la tuta lando.
Ankaŭ s-ino Kelvang fariĝis 82-jara. Nun ankaŭ ŝi ne plu estas inter ni, sed ni ĉiam memoru ŝin kiel karan, bonkoran Esperanto-amikinon!
Ripozu ili ambaŭ en pace!
Fredericia, la 26-an de januaro 1968.
S. K. Nielsen.
|