Unu el la plej fidelaj membroj de DEFA ne plu estas! Membro depost 1958, Karl Johan Birkbak ĉiam sen granda bruo apartenis al nia asocio kaj nia socia vivo. Unu el liaj meritoj estas, ke li igis sian etfratinon Astrid lerni nian lingvon, tiel igante la Birkbak-ojn fortaj kolonoj en la dana kaj internacia fervoja Esperanto-vivo.
Plurajn kongresojn Karl Johan partoprenis kaj en sia deĵoro kiel trajnestro li ofte kiel memkompreneblaĵo informis pri la utilo de Esperanto, kaj liaj helpemo kaj bonhumora konduto en si mem estis pozitiva informo pri nia afero.
Liajn lastajn jarojn li pasigis en fleghejmo, kie li askete atendis la vivofmon.
Ke li ripozu pace!
DEFA