Fragmento de artikolo:
La 27-an de majo (1948) O. C. Lange fariĝos 50-jara juneca, energia kaj multokupata kiel ĉiam li preterpasas tiun gravan mejlŝtonon de sia vivo.
Laŭ naskiĝo Lange estas fredericiano, - kompreneble oni nevole aldonas. Sed siajn laborajn jarojn li pasigis plejparte en Odense. Tie
li esperantistiĝis, kaj tie dum multaj jaroj li estis fervora gvidanto de la klubo. Sian plej grandan laborforton li tamen oferis al Centra,
lia ĉiama korinfano, unue kiel estrarano, poste kiel redaktoro (1930-43)
kaj fine kiel prezidanto (1943-47). Sur la organiza kampo Lange estas lertulo, kaj nomante lin komitatano de UEA oni sendube faris ĝustan elekton.
---
---
E. Windeballe
OTTO C. LANGE (1898-1979) forpasis la 7-an de decembro en Kopenhago. Li lernis la Internacian Lingvon en 1924, dum multaj jaroj prezidis la lokan E-klubon en Odense, estis 17 jarojn estrarano kaj 8 jarojn prezidanto de la antaŭa Centra Dana Esperantista Ligo, kies honora membro li fariĝis en 1958. Dum pli ol kvarona jarcento Lange estis komitatano de UEA, partoprenis en multaj Universalaj Kongresoj, jarojn longe membris en UEA kiel subtenanto, funkciis kiel delegito kaj fakdelegito. En Danlando Lange estas konsiderata unu el la plej meritplenaj aktivintoj en la landa E-movado.
Revuo Esperanto, febr. 1980
| Notoj |
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 5 - majo 1948. Redaktoro: Ida Christensen.
... kaj Revuo Esperanto
|
|