Ĉesis la riĉa vivo de grandulo en nia movado post longjaraj malsanoj. Sed ne ĉesos nia dankema memoro pri tiu fervora pedagogo kaj lingva talentulo, kiu reganta almenaŭ 4 fremlingvojn tamen en matura aĝo plene dediĉis sin al la internacia lingvo. Komence li estis skeptika, baldaŭ sorĉita, kaj fine li aperis kiel suverena kompetentulo, kies esperantistan karieron merite estus kroninta elekto por la Akademio ...
Sed Langgaard estis modesta. Sendube li plej bone fartis en sia studĉambro, kaj tamen tiu vortŝpara, korpe malforta ĉefinstruisto el Karise dum deko da jaroj staris kiel la ĉefa apostolo por Esperanto en nia lando!
Lia inspirforto estis tiel grandioza, ke ne sufiĉis por li kadroj de la ekzistantaj organizaĵoj. Ekestis SEFO, Sjællandske Esperanto-Foreninger, poste Dansk Esperanto-Selskab, baze de multaj novaj grupoj. Ĉie Langgaard varbis kaj starigis kursojn. SEFO havis propran eldonejon, propran gazeton, Dansk Esperanto-Tidende, en eminenta redakto de Langgaard mem.
Lia energio tiam ŝajne ne konis limojn. Kun Frey, Friis kaj Jacobsen li pretigis Store Danske Esperanto-Ordbog, verkis sian konatan lernolibron por komencantoj, daŭrigan kurson, leterkursojn, propagandilojn, instrukciilojn, eldonis kantaron, krestomation ktp. Certe tiu aktiveco kostis ankaŭ al Langgaard konsiderindan kapitalon.
Eĉ ne milito kaj okupado povis bremsi Langgaard. Li iniciatis la famajn somerajn kursojn en Rudkøbing 1941-42-43 en intima kaj sukcesa kunlaboro kun DLEA. Li estis ekstreme lojala en ĉia kunlaboro, kaj respekto restas pri lia nomo en ĉiuj rondoj. En la someraj kursoj kaj en Dansk Esperanto-Tidende li precipe kulturis literaturon kaj poezion. Li prezentis altnivelan kurson pri Esperanto kiel poezia lingvo kaj mem tradukis multajn poemojn. Poezio estis lia korinfano, kaj li sciis en inspirita rondo - kie li estis natura centro - parkere deklami danajn kaj esperantajn klasikaĵojn. Tiu profilo de roma senatano aŭ greka Epikuro estas neniam forgesebla.
Kiel ne multaj Langgaard infektis aliajn per sia serena entuziasmo. Neniam etanima, ĉiam kun larĝaj perspektivoj kiel deceas en tutmonda afero, li estis impona ekzemplo, ke neortodoksa gvido ĉiam vekas kaj arigas freŝajn fortojn. Al nobla amiko, kiu kunigis dignon kun gaja simpleco, grandan idealismon kun volo ĝin efektivigi, estu dedicata sekvanta
RUNO
Dube sin donis
la silentulo.
Sed elokvente,
sturme li kuris.
Skræp eksusuris.
Laca post lukto
liron li lasis.
Tremas sonora
pri l' blua floro
en lia koro.
Poul Thorsen.