Mi naskiĝis 24.3.1932, kaj en urbeto ĉe Sorø, Selando.
Dum la periodo 1942 - 1952 mi loĝis ĉe Karise, Sudselando, kie mia ĉefinstruisto estis Kr. Langgaard, la fama esp-instruisto, kiu interesigis min pri Esperanto, kaj mi finiĝis la unuaj komencaj studoj en 1948.
Post la diversaj lernejaj ekzamenoj mi fariĝis doganisto - kaj dum ĉ. 49 jaroj!
En la esperanto-movado mi estis kasisto (afergvidanto) de CDEL/Centra dum la periodo 1955 - 1967. En 1972 mi translokiĝis al Næstved, kaj mi estas membro kaj estrarano de la loka klubo.
Mia nuna laboro estas, ke mi konstruas hejmpaĝojn pri esperanto-temoj, i.a. "www.chifonoj.dk" (gruplaboro pri la fabeloj de H.C.Andersen), - "www.poulthorsen.dk" (pri la verkoj de Poul Thorsen) - www.heredodana.dk - www.literaturo.dk
(pri verkoj, trad. al esp.) - kaj jen la ĉi-tiea: "www.esperantonia.dk"