La morto venas ĉiam neatendite. Tiel estas kvankam la sola certaĵo kiun ni scias pri la vivo, estas ĝuste ke ni mortos. Ni demandas nin mem: Kia1 nepre estu ĝuste nun? La morto ŝokas nin ankaŭ en kazo kie1 tiu de Kristiano, pri kiu ni sciis pri la risko ke eble li mortos juna.
La ŝokan iam mildiqas la fakto ke la vivo de Kristiano, malgraŭ ĝia tro mallonga daŭro, estis tute monolita. Koncerne riĉecon kaj intensecon ĝi povis facile konkurenci kun tiu de multaj 100-jaruloj.
La vivon de Kristiano karakterizis senkompromisa honesteco - senindulga aperteco. Neniu bezonis proksime de li zorgi pri subpremo de siaj antaŭjuĝoj; ili ne povis ekzisti. En la ĉirkaŭaĵo de Kristiano ne
estis spaco por antaŭjuĝoj, nek por simulado.
Batalanto, en la strikta senco de la vorto, li ne estis. Kristiano havis nenian bezonon por batali. Plene sufiĉis lia ĉeesto. Ĉar li ĉeestis plene. Fonte de sia humuro, fonte de sia unika vitaleco, li kapablis per sia nura ĉeesto utili al la aferoj por kiuj ardis lia koro - pli efike ol ia ajn batalanto, ol ia ajn aqitanto.
Normale movadoj honoras siajn eminentulojn. personojn kiuj kontribuis al la gloro kaj prospero de la movado. En la nuna momento ni apenaŭ povas fari tion. Ĉar al ni mankas gloro kaj prospero. Sed fakte pli da honoro
meritas tiuj, kiuj kapablas konservi por si mem kaj siaj kunmovadanoj bonan humoron kaj vervon dum tempoj ariadaj.
Tia homo estis Kristiano. Ĉefe estis lia merita ke dum
niaj renkontiĝoj regis etoso agrabla par ĉiuj aĝoj.
En la funebra ceremonio ni kantis, laŭ lia propra elekto, "Mor jer nu godt når jeg er borte - jeg ønsker jer sange og kærlighed" (Amuziĝu bone kiam mi forestos- kantojn kaj amon deziras mi). Jen lia lasta deziro por ni. En tiu spirito ni rememoros lin.
Vagn Frausing