Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Nicolai Liventhal - 1916 - 2004

Nicolai Liventhal, Estono. Naskiĝis la 13-an de decembro 1916 en Tallinn.

En 1935 li finis la kurson de Rea1gimnazio kaj soldatservis. Studis ekonomikon en la Tartua Universitato (1938-1941) kaj finis la studojn en Kopenhago kiel civil-ekonomikisto en 1948 En la jaroj 1940-1941 li laboris kiel ekononomikisto en Estonio.

En 1941 ekoficis en Berlino, en 1943 edziĝis en Danio, kien li translokiĝis, laborante kiel ekonomikisto. Emeritiĝis en la jaro 1986. Esperantistiĝis aŭtodidakte en 1934 en la gimnazio, kaj poste perfektiĝis en kursoj de H Rikand kaj E. Kauer (estonaj esperantistoj). En 1936 li estis diplomita Cseh-instmisto kaj aliĝis al la la plej granda estona Esperanto-societo "Espero" en Tallinn. Kunlaboris en Esperantista Turista Komisiono (EtoKo)

Estis estrarano de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE) inter 1939 kaj 1940. En 1936 kaj 1937 vojaĝis bicikle tra Svedio, Danio, Germanio kaj Nederlando, prelegante en Esperanto-societoj pri Estonio. Post la dua mondmilito li daŭrigis instruadon de Esperanto en Danio kaj partoprenis la lokan movadon en societoj de Kopenhago. Li estis fakdelegito de UEA (ek de 1948) pri ekonomio, lingvoj kaj kriptologio en Kopenhago. Post 1974 li apogis la Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM). Aŭtoro de "Esperanto - ĉefe en Danio" 1937.

Mortis en Kastrup, Danio, en la jaro 2004.


Notoj
(JP)
Pluraj informoj venos...