La 18.3.1955 mortis inĝeniero L. Jakobsen, Aabyhøj, eks-ĉefdelegito de UEA por Danlando kaj dana peranto de Heroldo. Nur tri semajnojn li estis grave malsana (embolio) kaj en hospitalo. Tro rapide elĉerpiĝis liaj fortoj. Lia aĝo estis nur 58-jara.
S-ro Jakobsen esperantistiĝis antaŭ iom pli 01 20 jaroj en kurso de f-ino Galambos, hungara Cseh-metoda instruistino. Baldaŭ li fariĝis ano kaj estrarano (dum la lastaj dek jaroj ĝis nun sekretario) de nia loka klubo. Je tiu tempo fondiĝis Dana Esperanto-Instituto, kies energia kasisto li fariĝis. Post la lasta milito li fariĝis ĉefdelegito kaj faris por UEA ampleksan varblaboron. Antaŭ 1 1/4 jaro li tamen devis rezigni tiun okupon, ĉar lia tempo ne permesis fari tiom da laboro por UEA, kiom li deziris. Sed sian laboron kiel Heroldo-peranto li ne rezignis, ĉar tiu gazeto kaj ties redaktoro havis speciale grandan lokon en lia koro.
La entombigo okazis la 22.3. Eksterordinare multaj personoj ĉeestis la ceremonion, inter ili multaj esperantistoj.
Profunde ni sentas kun s-ino Jakobsen-Kingma, kiu tiel frue perdis sian edzon, kaj kun la du malgrandaj knaboj, kiuj tiel junaj fariĝis sen patro. Ni deziras al s-ino Jakobsen forton por trapasi la nunan malfacilan tempon, - kaj ni deziras al ŝi kaj al ŝiaj knaboj prosperon.
(L. Friis.)