Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Louise Høst

La 26-an de aŭgusto (1941) mortis en Kopenhago pro severa malsano unu el niaj plej malnovaj samideanoj, s-ino Louise Høst.

Jam en la jura 1904 la konata librejo Andr. Fred. Høst & Søn eldonis la vortaron de Skeel-Gjørling kaj elsendis prospektojn pri Esperanto, neniu miro do, ke la filino de la posedanto kaptis intereson por la lingvo, kaj kiam Politiken en la jaro 1907 starigis la grandajn kursojn, ŝi tuj anoncis sin.

Je la fondiĝo de Konversacia Esperantista Klubo la jaron poste ŝi fervore partoprenis en la kluba vivo kaj post la morto de f-ino Marie Sehrøder, la unua sekretarino de la klubo, ŝi heredis ŝian oficon, kiun ŝi prizorgis ĝis antaŭ kelkaj jaroj.

Multan dankon ŝuldas la KEK-anoj al s-ino Høst pro sia oferema laboro en la klubo, ĉiam malsparema kaj inventema dum aranĝo de af festoj. Kiuj el la malnovaj KEK-anoj ne memoras la brilajn kristnaskajn festojn kun la riĉe ornamitaj kristnaskaj arboj kaj la multaj donacoj - la elspezojn oni vane serĉis en la kasolibro.

Ĉefdeligito de U. E. A. s-ino Høst estis dum multaj jaroj samtempe kiam ŝi gvidis la Esp. Ofieejon. Dum la antaŭa mondmilito, kiam Esperanto bonege funkciis, la Kopenhaga Esp. Ofieejo certe estis la unua, kiu tuj de la komenco funkciis kiel peranto inter la diversaj landoj pri malaperintaj personoj, interŝango de korespondaĵoj k. t. p.

Nc nur la danaj esperantistoj memoras s-mon Høst kun dankemo, multaj eksterlandaj samideanoj certe ankaŭ memoras la gasteman hejmon en Bredgade 63 kaj ĉion, kion ŝifaris por helpi fremdulojn kaj agrabligi al ili la restadon en nia lando. Certe ni ŝuldas grandparte al nia kara Høsto la famon, kiun ni rikoltis pro nia gastamo en Danlando.

Dum la lastaj jaroj s-ino Høst pro tro multe da laboro en sia pro­ra librejo retiris sin de la aktiva laboro, sed dum festoj ni ankoraŭ elkfoje vidis ŝin, ĝis nun senespe­a malsano fermis ŝiajn okulojn. Sed ŝia nomo por ĉiam estas ligita al la dana Esperanto movado, kaj ni malnovaj esperantistoj en memoro pri laborema animo eldiras la lastan: Ripozu en paco!

Margrethe Noll.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 9 - sept. 1941.