Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Magnus Jacobsen, 1909 -1997 - Århus.
Grava perdo.

Magnus Jacobsen (* 16.1. 1909) estas mortita. Estis informo, kiu iom ŝokis nin. Dum iom da tempo ni sciis, ke lia sanstato ne estis kontenta, ke li ne estis forta kiel dezirata, ta­men neniu havis la imagon, ke li estis je la fino de sia vivo. Ni kredis, ke ni longe povus disponi pri lia agado.

Magnus Jacobsen estis ĉefestrarano en Dana L.E.A., redaktoro de "Nia Voĉo, prezidanto de L.E.K-Århus kaj landa S.A.T. peranto.

Jam tre frue Magnus Jacobsen kom­prenis la valoron de Esperanto, ke ĝi estas la ĝusta ilo por la kom­prenado inter ĉiuj popoloj, ke ĝi povas solvi la miskomprenojn, kiuj ofte estas inter ŝtatgvidantoj, kiuj nur povas babili kune pere de tradukistoj.

Kiam ni kun granda espero fondis L.E.A.on, ni opiniis: Nun ni havas organizon, kiu vere povas pruvi al la laboristoj la valoron de Esperanto. Ĉiuj partoprenintoj el la fondinta kunveno unuanime elektis Magnus Jacobsen prezidan­ton, kaj li tuj kun entuziasmo ek­agis por efektivigu la dezirojn.

Sed la tasko estis malfacila. Ho­moj estas konservativaj, kaj eĉ pli kiam kostas laboron por lerni la lingvon. Se oni komparas la gran­daj kaj multjaraj penoj por enkondu­ki la "deknombran sistemon" en la civiliziita mendo, estas pli faci­le kompreni, ke la kreskadon de la nombro de Esperantistoj estas mal­rapide.

Antaŭ preskaŭ kvin jaroj Magnus Jakobsen sentis, ke liaj fortoj ne estis suficaj por daŭrigi kiel prezidanto kaj post diversaj per­svadoj la ĉefestraro liberigis lin. Feliĉe Magnus Jacobsen daŭrigis kiel ano de la ĉefestraro, kaj dum la multaj jaroj ni rikoltis de liaj riĉaj talentoj.

Li estis honora membro de Dana L.E.A li gvidis multajn kursojn kaj estis prezidanto de du S.A.T. kongresoj en Århus. Por la Esperanto movado en Danio estas grava perdo, kaj ni volas konservi kaj honori la memoron pri li.

Holger Hansen

Kiam oni fondiĝ DLEA en 1935 M.J. estis ĝia prezidanto, poste kasisto kaj sekretario. Sub la nomo Majo li verkis artikolojn.
Notoj
El: Nia Voĉo, n-ro 10, oktobro 1977.
Vi povas legi grandan artikolon pri la Laborista Esperantismo en
ĉi tiuj paĝoj. Vidu en "index" sub La esperanto-movado.