Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Manfred Retzlaff
*4-an de novembro 1938

Mi naskiĝis la 4-an de novembro 1938, en la tiama germana haven-urbo Stettin, kiu nun nomiĝas Szczecin kaj estas pola urbo kaj situas ĉe la enfluejo de rivero Odro en la Baltan Maron. En 1945 miaj gepatroj devis - kiel ĉiuj aliaj germanaj enloĝantoj de la urbo - forlasis sian hejmon. Miaj gepatroj transloĝiĝis unue al la domo de mia onklo, al la urbo Bad Schwartaŭ ĉe la Lübeck en Holstinio, poste al la urbo Bielefeld en Vestfalio, poste al Osnabrück en la germana provinco Malsupra Sakcio, poste al la urbo Münster en Vestfalio. En Bielefeld, Osnabrück kaj Münster mi vizitis gimnazion, sed ne sukcesis fari la abituron, lernis dum tri jaroj la masonadan metion kaj studis poste en inĝeniera fak-lernejo en Münster la dom-konstruadon. Tiun mi finis en 1976 per ekzameno, eklaboris kiel konstru-inĝeniero en konstru-buroo, poste fariĝis fervoja inĝeniero kaj deĵoris ĉe la germana federacia fervojo ĝis la jaro 1995, kiam mi pensiuliĝis.

Mi edziĝis en 1976 kaj ekhavis dum la postaj kvar jaroj tri infanojn, du filinojn kaj unu filon, kiu ankoraŭ estas studanta la informatikon. La filinoj studis la internan arkitekturon resp. la dizajnan fakon. Mia edzino Thea Retzlaff, nask. Beerhues, estas elementlerneja instruistino kaj estas ankoraŭ deĵoranta; ŝi estas dek jarojn pli juna ol mi.

Mi eklernis Esperanton en 1972, mia edzino eĉ pli frue, kiam ni ambaŭ ankoraŭ ne konis unu la alian. Mi ekkonis ŝin dum Esperanto-kurso, kiun organizis la Esperanto-instruisto Hermann Behrmann. Validis do por ni ambaŭ la ekvacio "Esperanto = edz-peranto". Ni provis instrui al niaj infanoj la internacian lingvon, ekde ilia bebo-aĝo. Ili do komprenas Esperanton, kvankam ne aktive ĝin uzas.

Mia edzino kaj mi regule vizitas la ĉiu-ĵaŭdajn kunvenojn de la Monastera Esperanto-Societo en la urbo Münster en Vestfalio. Ni havas tie klubejon, kiun disponigas la Fondaĵo Fervoja Sociala Organizo (Stiftung Bahn-Sozialwerk) al la libertempo grupo de la germanaj fervojaj Esperantistoj, de Germana Fervoja Esperanto Asocio (GEFA). Mi estas la loka estro de tiu fervoja libertempa grupo. Mi loĝas en la urbeto Oelde, kiu situas ĉirkaŭ 60 kilometrojn sud-okcidente de Münster.

Hejme mi okupas min iom pri tradukoj de poemoj en Esperanton, tradukas ankaŭ artikolojn, kiujn mi poste prezentas en nia klubejo en la urbo Münster. Miajn poem-tradukojn mi publikigas en mia propra retejo "www.poezio.net", kiun verkis por mi mia filo Max-Gerd.

Notoj
Laŭ informoj de Manfred Retzlaff.