Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Marie Schrøder - 18.03.1882 - 27.08.1909

Tombostono de M. Schrøder en bildkarto uzita en 1911

Marie Schrøder (pseudonimo: Pen); estis dana esperantistino, korespondanto, stenografo kaj ĵurnalisto.

Ŝi laboris en diversaj idealaj kampoj (vegetara, virina, pacifista, junulara). Ŝi estis esperantisto de 1907. Ŝi iniciatis kaj kunfondis Konversacian Esperanto-Klubon en Kopenhago kaj la landorganizo CDEL. Ŝi kunredaktis Dana-n Esperantisto-n. Ŝi havis neordinaran organizan talenton kaj neelĉerpeblan energion. Ŝi mortis akcidente falante de la monto Pilato (monto) dumvoje al la Barcelona UK. Esperanto Desperado kantas omage al si en la KD Hotel Desperado (2004) kaj aludas al

Dankon pro via laboro
Por alta kara celo,
Mem vi restos en memoro,
De anoj de l''verda stelo'.
La epitafo
kiu troviĝas sur sia tomboŝtono en Assistens Tombejo Kopenhago (v. bildon). Oni starigis la tomboŝtonon okaze de la unua datreveno de sia morto la 27-an de aŭgusto 1909. Tiu okazis dum la dana Esperanto-Kongreso en Kopenhago la 29-31 aŭgusto 1910. La skulpstisto S-ro Lindow, kies edzino estis esperantisto, desegnis monumenton kaj skulptis la portreton. (laŭ Dana Esperantisto septembro 1910).
Notoj
El: Vikipedio, 01.02.2008.