Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Martin Blicher, Odense.
1884 - 1963.

La 17-an de aprilo mortis s-ro Martin Blicher en la aĝo de 78 jaroj. Martin Bli­cher estis tre konata dana esperantisto kun grandaj meritoj. Li naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1884 en Kopenhago. Li studis ju­ron ĉe la Universitato de Kopenhago kaj finis la unuan parton de la ekzameno. Ko­mence de 1907 Martin Blicher lernis Espe­ranton, kaj jam en junio samjare li starigis Esperanto-kurson en Odense.
Li partopre­nis la 3-an Universalan Kongreson de Espe­ranto 1907 en Cambridge, kaj poste li ĉe­estis multajn Universalajn Kongresojn. Li kunlaboris ĉe K. Bendix: Dansk-Norsk ­Esperanto Ordbog, 1909. Martin Blicher estis prezidanto de Konversacia Esperanti­sta Klubo (KEK) en Kopenhago 1914-16, 1917-18 kaj 1919-24, kaj li estis prezidanto de CDEL 1919-22 kaj 1923-27. Mem­bro de "Lingva Komitato" 1924-26.
Mar­tin Blicher faris multajn paroladojn en da­na lingvo pri Esperanto kaj gvidis multajn kursojn, ekz. ĉe kopenhagaj policanoj. Mar­tin Blicher fariĝis honora membro de Odense Esperanto-Forening en 1932 kaj de KEK en 1953. Li posedis grandan Esperan­to-bibliotekon (1200 volumoj).

Ni klinas nian kapon pro la perdo de eminenta samideano, kaj esprimas nian profundan kondolencon al lia edzino.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 5, majo 1963.
Troviĝas bonega bibliografio pri M.B:
"El mia esperantista vivo" de M.Blicher,
TK-eldono 1967.