Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Mogens Groth - 27.10.1913.
Dum la multaj jaroj, ek de la pli frua tempo, Mogens ĵetas sin per sia tuta (labor)forto en la vivon kaj ties multspecajn taskojn - kaj kvankam mult­flankaj kaj variaj la farojn de Mogens ĉiam ligas lia baza sinteno: amo al la homaro, scivolemo, toleremo, sindonemo.

Profesie li (post mallongdaŭra bienula kariero) okupiĝis ĉefe pri muziko. Li mem ludis kontrabason kaj cetere interesiĝas pri muziko tre diversa. Ankoraŭ li kun ĝuo aŭskultas radion kaj diskojn kaj vizitas koncertejojn.

Kun sia humanisma elirpunkto kaj pensmaniero estis natura afero por Mogens dum la milito 1940-45 fari sian devon (tute ne sendanĝeran) en la rezista movado, kaj poste li ludis gravan rolon en la rekonstruo de la dana politika vivo, precipe en Falster, kie li tiam loĝis. Tiu pensmaniero gvidis lin ankaŭ al la esperanta mondo, kvankam la unua renkontiĝo kun esperanto estis hazarda.

Esperante li instruis/as, verkis, tradukis, skribis, legis, inspiris - kadre de diversaj kluboj aŭ kun bazo en sia hejmo, kiun li volonte malfermas. Tiu hejmo estas kvazaŭ groto de libroj, kvankam la esperanto-kolekton Mogens devis transdoni al alia, ĉar okulmalsano nun malebligas legadon.

Mogens estas grandanima persono, eminenta pedagogo, nelacigebla sub­tenanto kaj instiganto - per du vortoj: BONA HOMO. Ni estas multaj, kiuj sendas dankemajn pensojn al la 'Felis'a hejmo en Brøndbyøster, kaj okaze de la naskiĝtago ni kore gratulas.

Lene
Notoj
El: Dana Fervojisto, n-ro 5, sept/okt. 2003.