Ĉesis La forta voko - per kiu revuo la juna ĝardenisto-studento faris siajn unuajn decidemajn paŝojn esperantistajn. Ni renkontiĝis 1932 en Laborista Esperanto-klubo. Li ĉiam malfruis, distriĝeme, febre studis hortikulturon. Sub barboza "ikono" de Marx sur ĉiela fono ni humuris pri marksismo, esperantismo kaj
- snobismo de malsupre kaj supre. 1933 al sia hejmo ĉe la patro, kolonelo de Neergaard, li invitis min, kampar-knabon, por ekkoni la faman E. Lanti, por kelkaj idolo, por alia la ĉef-SAT-ano, ĵus eldoninta Neergaard:
Fremdvortoj en Esperanto kaj eldonanta (1937) Scienco kaj pseudoscienco pri heredo kaj raso.
Ne pasis multaj tagoj dum 1937-39 sen interrilato nia. Por la SAT-kongreso en Kopenhago 1939 mi estis konstanta sekretario. Milde PN - prez. de la kongreskomitato - instruis min pri presaĵ-tekniko vort-ekonomio (principo de neceso kaj sufico!) krom distingo inter fonto, fakto kaj fantazio. De ni kune aperis Eta Krestomatio kaj Tra densa mallumo (1942).
En lia laboratorio (tiama Ohlsens Enke) mi lernis sciencan disciplinon per ekspe-
rimentoj pri fungomalsano por mia instruista specialo. Dum tiuj milit-jaroj kiom da arbaroj ni travagis frate dividante la fungorikolton? Liamane elformiĝis tre koninda Internacia Fungo-Terminaro, Esp-Tidende, 1943, Terminaro hortikultura seslingva kaj Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj.
Foje ni hipotezis nian vivon sen internacia lingvo. Ni konkludis, ke Esperanto ja ne revoluciiqis la mondon, sed la vivon ĉe multaj siaj anoj. Paroĥismo, kultura miopo kaj antaŭjuĝemo ne prosperas sub sennacieca horizonto, male ekestas universala solidaro, netaksebla pluso por ni ambaŭ dum posta vojaĝado sur ĉiuj kontinentoj.
Por Paul Neergaard racio estis la sola aŭtoritato. Konsekvence li ne povis imagi sciencon sen esperanto kaj inverse. De tiu fakto profitis Plena Ilustrita Vortaro kaj Akademio de Esperanto, kies vicprezidanto li estis. Konfirmo ankaŭ okazis 1977, kiam li grandanime gastigis dekon da granduloj en la esp-mondo dum semajna simpozio kultura kaj esperantologia en sia bieneto Stendal. Por ekstersimpoziano estis bonfartigi konstati, ke granda bubo ankoraŭ baraktis en la 70-jarulo - simile kiel memoreblas dum la fiera celebrado de lia doktoriĝo.
Kulminis la kariero kiel fondinto-gvidanto de Dana Instituto de Sempatalogio por Evolulandoj, de kiu bastiono ĝis sia 75-a jaro Neergaard profesore konsilis, direktis grupojn de plurnaciaj aktivistoj en biologia helpagado tutmonde.
La vivo de la plantoj - unike bele ilustrita - aperis en pluraj lingvoj. Ĝi estas digna simbiozo de scienco kaj beletro, inico al filineto
en la miraĵoj de l' naturo. Marĝene al tiu verko mi dedicis jenajn strofetojn:
Kun Marianjo ĉe la mano
tra la ĝangalo planta
vin gvidas vido de infano
kaj erudito granda.
Ne perdas vi, dum kreskas ago,
infanan povon miri-
nek sumon de scienca sago
per simplaj vortoj diri.
Montranle la eternan ludon
en mondo kromosoma
vi interprelas la konduton
en vivo interhoma.
Polvozas nun lia mikroskopo, mutas lia skribmaŝino, sed
el lia verkaro eĥas, eĥos neforgesebla voĉo, verva, entuziasma, de diligenta Nestoro.
Poul Thorsen.
Mi sendas al la Dana Esperanto-Asocio miajn profundajn kondolencojn pro la morto de Prof. D-ro Paul Neergaard. La perdo de tia intelekto, de tiaj aliaj kvalitoj, estas neriparebla; li vere estis unika homo, pionira grandulo en sia scienco, vera helpanto al la malsata mondo, kaj samtempe granda kaj altprestiga laboranto por Esperanto. Danlando rajtas esti ĉiam fiera de sia brila kaj nobla filo.
Li ĉiam estis elstara atestanto por Esperanto, kaj donis al nia afero dignon kaj prestigon inter kleruloj kaj en multaj landoj.
Mi persone ĉiam memoros liajn kontribuojn al la altnivelaj esperantaj kursoj en Wedgwood Memorial College, Barlaston, kie li plurfoje prelegis kaj estis tre ege ŝatata. Mi esperas, ke estos eble dediĉi al lia memoro arbon en la kolegia arbokolekto. En 1988 ni eble faros etan ceremonion tie al lia memoro, ĉar multaj en tiu kadro amis kaj alte estimis lin.
Mia persona perdo estas grandega, sed pli gravas mondrigarde la grandegaj perdoj de scienco, de Esperanto, de la universitato de San Marino, de la Akademio Comenius kaj de la Akademio de Esperanto. Alia Neergaard neniam estos.
Marjorie Boulton.
NEERGAARD Paul. Naskiĝis la 19-an de februaro 1907 en Nyborg, Danio. Li estis esperantisto de 1924 ĝis sia forpaso en 1987. En1932 li fariĝis licenciato de hortikulturo, en 1935 magistro de agronomio kaj en 1945 doktoro de agronomio (grado de privat-docento). Li publikigis plurajn fakajn librojn en la dana pri hortikulturaj kaj plantpatologiaj temoj kaj krome en diversaj lingvoj serion da sciencaj traktaĵoj pri plantpatologiaj kaj mikologiaj problemoj. Lia plej granda scienca laboraĵo estas lia anglalingva doktora tezo, volumo 5662-paĝa pri du genroj de plantparazitaj fungoj - ĝi enhavas (kiel pluraj el liaj traktaĵoj) resumon en Esperanto. Lia grava verko “Seed Pathology” estas publikigita de Macmillan Press Ltd., Londono and Basingstoke, reviziita kaj reeldonita en 1981. Kiel plantpatologo li precipe okupiĝis pri tiuj malsanoj, kiuj disvastiĝas per la semoj. Li estis sekciestro ĉe la ŝtata Plantprotekta Servo, Kopenhago. Internacie li havis gvidan rolon en sia fako i.a. fariĝinte en 1956 dum kongreso en Parizo prezidanto de la permanenta plantpatologia komitato de la Internacia Semkontrola Asocio, t.e. estro de la internacia autoritata organizaĵo de lia scienco. Poste li fariĝis gvidanto de “Frøpatologisk institut for udviklingslandene” (Sempatologia instituto de la evolulandoj) en Kopenhago. Internacie oni nomis lin “la patro de la plantpatologio”. Li estis gastprofesoro en pluraj universitatoj, i.a. en Afriko, Usono, Hindio kaj de la Usona Universitato en Beirut, Libano, kie li instruis dum unu jaro. Kiel esperantologo kaj verkisto en Esperanto li debutis en 1933, kaj dum la jaroj li verkis multajn broŝurojn kaj librojn pri esprantologio kaj pri sia faka laboro. Li estis ĉefredaktoro de la Esperanto-lingvistika revuo “Esperantologio” kaj estis ĉefredaktoro ankau de “Sciencaj Studoj”, volumo de originalaj sciencaj traktaĵoj, eldonita okaze de la 50-jara jubileo de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Lia popularscienca libro “La Vivo de la Plantoj” estas la unua libro en la popularscienca Stafeto-serio. En 1979 li fariĝis vicprezidanto de Akademio de Esperanto, posteno kiun li plenumis ĝis sia forpaso. La evoluo de la fakliteraturo en Esperanto estis por li tre grava. Li resumis siajn fakajn verkojn en Esperanto. En 1986 li iniciatis kaj kune kun prof. d-ro Ivo Lapenna fondis la sciencan akademion “Internacia Scienca Akademio Comenius” en Kopenhago. Dum la fonda kunveno li fariĝis ĝia prezidanto kaj Ivo Lapenna vicprezidanto. Antau la forpaso de ambau en 1987 ili sukcesis kolekti kaj sendi ĉiujn artiklojn por la unua volumo de “Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius” al la ĉina Esperanto-Eldonejo. Post la forpasoj aperis la unua volumo kaj poste ankau la dua. D-ro Paul Neergaard harmonie kunigis en sia personeco altan sciencan kvalifikon kun larĝa toleremo kaj sociaj interesoj bazitaj sur humaneca internaciismo.
| Notoj |
El: DEA/Internaj Informoj, n-ro 32 - februaro 1988, kaj el aliaj informejoj.
|
|