Fraŭlino Margrethe Caroline Noll naskiĝis la 22an de majo 1874 en Kopenhago.
Profesio: 1890-99 privata instruisto, 1899-1940 kontoroficisto (librotenisto, kasisto, korespondanto de angla, germana kaj franca lingvoj), post 1940 pensiulo. Fariĝis esperantisto en 1907, de tiam aktiva. Fondis Esperanto-klubon en Aarhus 1909. Kunfondinto kaj sekretario de Societo de Danaj Instruistoj. Prezidanto de Centra Dana Esperantista Ligo 1916-19. 1922-29 prezidanto de Societo de Danaj Esperantistoj. Gvidis post 1910 la batalon kontraŭ la idistoj en Danlando; pro tiu laboro UniversaIa Esperanto-Asocio elektis ŝin Honora Membro. Verkis multajn artikolojn pri Esperanto en la gazetoj, fervora paroladanto kaj en dana lingvo kaj en Esperanto.
Iniciatis fondon de klubo en Holbæk (honora membro). Krome honora membro de CDEL, Konversacia Esperantista Klubo (KEK, Kopenhago), kaj de la infanklubo "La Terglobo". Gvidis multnombrajn Esperantokursojn. En 1918 iniciatis la unuan Skandinavan Esperanto-Kongreson (en Gøteborg).
Dum la unua mondmilito ŝi estis peranto inter d-ro Zamenhof kaj lia plej aĝa filino Sofio, tiel ke ilia tuta korespondajo pasis tra ŝiaj manoj, kaj ŝi devis komuniki al la filino la morton de ŝia patro.
Partoprenis 7 Universalajn Kongresojn antaŭ la lasta milito kaj 12 post la milito. Sekretario de la Esperanto-ekzamena komitato ĝis 1955. Komitatano de la Internaciaj Esperantistaj Feriaj Kursoj en Helsingør kaj Vejle. Verkis "Kort Vejledning i Esperanto" kaj "Ĉu vi deziras korespondi?".
Mortis la 30-an de decembro 1962 en Sorø. Ŝia tombo troviĝas en "Garnisons Kirkegård", Kopenhago (l-a linio, n-ro 58 A).