Esperanto Nia
Biografio

 
Martin Packness.
1839 - 1914.

La 24-an de majo la dana esperantistaro perdis sian plej aĝan kaj plej malnovan anon, S-ro Martin Packness, esperantisto numero 9300. Li estis unu el la malmultaj danaj esperantistoj, kiuj apartenis al tiu tempo, kiam ĉiuj nomoj estis enskribataj en la adresaro de D-ro. Zamenhof.

Ni ĉiuj kun dankemo rememoros nian maljunan fervoran samideanon, kies energio konis neniujn limojn; multfoje li disrompis la katenojn, per kiuj la terura malsano; de kiu li suferis, ligis lin al la lito. Eĉ en la plej granda doloro lia penso okupis sin pri Esperanto, kun intereso li sekvis ĉion, kio koncenis lian amatan lingvon.

La nomo de S-ro. Packness estas sufiĉe konata en la dana Esperantujo, same liaj flavaj lernolibroj: Packness Serier; la memoro pri la maljuna viro kun la juneca energio longe vivos inter la danaj esperantistoj, ĝi estu instigo kaj imitinda ekzemplo al la junuloj.

Margrethe Noll
 

El: Esperanto-Raporto de C.D.E.L. n-ro 6, majo 1914.