|
Kiel sia dinamisma kaj vigla edzino, Kirsten Zacho, Peter Zacho same entuziasme laboris, sed iom pli kaŝe. Pere de personaj kontaktoj li influis multajn homojn. Li verkis sennombrajn artikolojn en Esperanto kaj en la dana, i.a. ankaŭ kronikojn en la ĉefaj gazetoj de Danio. Li tradukis la mondfaman danan verkiston H.C. Andersen kaj la konatajn danajn filozofojn kaj verkistojn Kierkegaard kaj Martinus. Foje li gajnis konkurson inter ĉiuj danaj instruistoj de Danio. Temis pri filozofia traktaĵo, kaj li skribis pri Martinus. La ŝtato pagis por li kaj lia edzino, Kirsten, 8-tagan restadon en la kongrescentro, la Kastelo "Hindsgavl", Danio, kie ili pasigis agrablajn kaj tre interesajn tagojn kun la tiama Registaro. Estis karakterize por Peter Zacho, ke liaj du "idoloj", Martinus kaj Prof. D-ro Ivo Lapenna, rigardis lin kiel sia intima amiko. Lia korespondado kun esperantistoj el la tuta mondo estis tre ampleksa. Speciale li helpis kaj kuraĝigis multajn homojn en la tiamaj orientaj landoj.
Li estis kunaŭtoro de kelkaj libroj en Esperanto kaj en la dana. Estis la ĉefa "motoro" de la protestaj agadgrupoj, kiuj establiĝis tuj post la Kongreso, 1974. Lige al tio li havigis siajn proprajn presejon kaj eldonejon "Perspektivo". I.a. li eldonis sian propran periodaĵon "Perspektivo" (red. Peter Zacho) kaj de 1981-1987 la internacian, kulturan kaj informan revuon "Horizonto", kies ĉefredaktoro estis Ivo Lapenna, multajn Esperanto-broŝurojn, ekz. "Memore al Ivo Lapenna" (1988), kaj la gravegan socipolitikan kaj historian libron de Ivo Lapenna: "Hamburgo en Retrospektivo. Dokumentoj kaj Materialoj pri la Kontraŭneŭtraleca Politika Konspiro en Universala Esperanto-Asocio (1977), dua eldono. Ekde 1976 li partoprenis ĉiujn Konferencojn de la Neŭtrala Esperanto-Movado, poste la "Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado" (ICNEM), (prez. Ivo Lapenna). Estis dum kelkaj jaroj ĝia sekretario-kasisto. Li mem aktive partoprenis ĉion.
La 15-an de decembro 1984 oni festis la 75-jaran naskiĝtagon de Ivo Lapenna en la Palaco de Grafo Moltke, Kopenhago. Dum tiu belega festo Peter Zacho kaj D-ro Paul Neergaard donacis kaj transdonis al li ilian ĵus establitan "Fondaĵo Ivo Lapenna" (v. Birthe Lapenna).
Peter Zacho daŭrigis sian verkadon esperante, ke la komplotintoj de la UK en Hamburgo, 1974, fine
komprenos, ke ili progresigos Esperanton nur per historia sincereco. Peter Zacho, la bopatro de Ivo Lapenna, forpasis la 12-an de decembro 1991 en Kopenhago.
|
| Notoj |
|---|
|
Adreso: Grondalsvej 30 DK-2000 Kopenhago F, Danio Tel .+ fakso: + 45 38876651 lapenna@mail.dk - www.ivolapenna.org |