Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Petra Nielsen - 7.2. 1887 - 15. 2. 1970.
Petra Nielsen, iu plej malnova Esperantisto.

Kiel junulino ŝi studis pianludon. Ŝi pludo­nis la lernitan, ĉar ŝi rapide mem komencis instrui. En sia hejmo estis inter bildoj de dankemaj gelernantoj i. a. iu de la fama artistino Esther Vagning, kies surskribo esprimas dankon pro bona fundamento, kiun donis Petra al ŝi.

Multaj gelernantoj trovis en ŝi tre kom­preneman homon. El ili pluraj daŭre venis al ŝia hejmo, kaj dum la lastaj tri jaroj ili vizitis sin en la hospitalo, ekster kiu ŝi estis nur dum mallongaj periodoj post tra­fika akcidento monaton antaŭ sia 80-jara naskiĝtago.

Petra instruis ankaŭ lingvojn i. a. Espe­ranton. Ankaŭ ĝin ŝi eklernis ĉe sia muzik­instruistino en 1904 per germana lernolibro.

Mem ŝi spertis multan utilon kaj ĝojon per la internacia lingvo. Multe ŝi korespon­dis, partoprenis plurajn kongresojn, kelkfoje deĵorante en infankongreseto. Ŝi tradukis literaturon kaj mem verkis porinfanajn kantojn. Bedaŭrinde sia traduko de "Mis med de blå øjne" (La kato kun bluaj oku­loj) ankoraŭ ne estas eldonita, kvankam Egon Mathiesen donis sian permeson.

Petra, tre modesta, ne sentis talenton por organiza laboro, sed fervore ŝi vigle kaj aktive apogis multon subtenindan. Ekz-e, preskaŭ 500 subskribojn ŝi kolektis por la Albert Schweitzer-apelo. Ŝi partoprenis la Holbækmarsojn kaj entute la Kampanjon kontraŭ A-bomboj. Same ŝi varbis multajn abonantojn por Norda Prismo.

De ŝia fenestro en Solgården la verdstela flageto salutas ne plu. Kara, varmkora homo forlasis nin.

Mogens Groth.
Notoj
El: Dana Esperanto-Bulteno, n-ro 3, marto 1970.