Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Peter Frey, Frederikshavn - 1900 - 1965.
Peter Frey mortis la 14-an decembro, nur 65-ara. Ĉiuj liaj geamikoj kaj konatoj konsternigis le­gante tiun informon en diversaj gazetoj. Ni ja ne sciis, ke li estis tiom malsana.

P. Frey lernis Esperanton en 1932 en nia unua somerferia kurso en Silkeborg, kiam ankaŭ S. K. Nielsen, Heinrich Müller kaj aliaj konataj E-istoj ĉeestis. Jam kelkajn ja­rojn poste li fariĝis ano de la ĉefestraro de CDEL kaj redaktoro de Dansk Esp-Blad. Li pligrandigis kaj modernigis nian gazeton, kaj dank' al li Modersmaalet en Haderslev fariĝis ĝia presejo.

Kiel ĉefestrarano li iniciatis la libro-ser­von de CDEL kaj gvidis ĝin dum kelkaj jaroj. Tre lerte li faris tion, kaj baldaŭ la libro-servo estis granda entrepreno. Dum tiuj jaroj antaŭ la dua mondmilito nia mo­vado ja kreskis grandskale dank' al la gi­ganto laboro de la tiama Dana Esperanto-­Instituto.

La nuna generacio de danaj Esperanti­stoj konas lian nomon ĉefe pro tio, ke li partoprenis la verkadon de Arbejdsbogen i Esperanto, la vortaron I/II kaj la du gran­dajn vortarojn E-D kaj D-E.

Tiam li loĝis en Haderslev, sed li devis rezigni sian tutan Esp-laboron, kiam li fa­riĝis lernejestro en Frederikshavn, kaj post tiu tempo li ne plu estis aktiva en nia mo­vado.

Sed aktiva fariĝis poste lia filo, Hans Henrik Frey, lernejestro en Strandby ĉe Frederikshavn, la nuna prezidanto de la dana Esp-ekzamena komitato.

La nomo Peter Frey estas forte engravu­rita en la historion de la dana Esperanto­movado dank' al lia ampleksa kaj lerta la­boro por nia afero.

Honoro al lia memoro!

L. Friis
Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 1, januaro 1965.