Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Povl Jørgensen, Århus - 1916 - 1991
La 24an de oktobro 1991 mortis Povl Jørgensen, Århus, post mallonga mal­sano. La dana Esperanto-movado perdis multjaran, fidelan, aktivan kaj lertan kunla­boranton, kaj multaj el ni perdis bonan amikon.

Jam komence de la 1940-aj jaroj Povl Jørgensen ligis sin al la ideo pri la in­ternacia lingvo Esperanto. Pro sia konsekvenca sinte­no tio nepre estu profunda intereso. Li lernis la lingvon ĝisfunde kaj par­toprenis en la organiza laboro; tial Aarhus Esper­anto Forening kaj DEA ĝuis netakseblan utilon de liaj entuziasmo, energio kaj preteco pri persona helpo.

Krom la granda laboro en estraroj de la nomitaj a­socioj ni ankaŭ menciu li­an efikecon kiel multjara kunlaboranto ĉe la kursoj de L. Friis en Elsinoro kaj Vejle, kaj en periodo ĉe "Altlernejo de Junaj Hejmoj" en Århus. Li es­tis lerta kaj ŝatata in­struisto. Tiel ankaŭ dum la aranĝoj en Asvigo.

Ĉe grandaj aranĝoj kiel IFEF kongresa en Århus 1973, UEA postkongreso samloke en 1975, kaj ĉe la DEA jarkunvenoj Povl Jør­gensen, kiel unu el la gvidaj personaj ludis gra­van rolon por la preparoj kaj bonaj rezultoj de la aranĝoj. Kaj li uzis Esperanton an­kaŭ kiel ligilon por in­ternaciaj kontaktoj, kaj multnombraj eksterlandanoj dum la jaroj vizitis aŭ trovis tranokteblecon en la gastama hejmo de Jenny kaj Povl Jørgensen. Ver­ŝajne ĝuste tio estis io centra je lia rilato al la internacia lingvo. Lia in­teresema, ja preskaŭ sci­volema sinteno al la mondo kaj al la homoj trovis nu­tron pere de personaj kon­taktoj, kiuj ofte evoluis en amikecon. Lia forpaso certe faras profundan im­preson en multaj hejmoj, ankaŭ ekster la danaj li­moj.

La intereso de Povl Jør­gensen pri muziko eble ne estas tre konata en Esper­antaj rondoj. Krom sia in­tereso pri klasika muziko, li dum multaj jaroj akti­vis per alda korno en la orkestro de Aarhus Flyde­dok. Ankaŭ tie li plenumis surprenitajn taskojn kun neniam mankanta intereso kaj fideleco, kaj estis respektata pro sia poziti­va vivsinteno, akurateco, kaj pro sia bonhumoro.

Ĝuste nun iras niaj pensoj nature al tiuj, kiuj per­dis bonan edzon kaj fami­lian patron. La bona memo­ro restos longe en la dana Esperanto movado.

Honorata estu la memoro pri Povl Jørgensen.

Jørgen Brodersen.
Notoj
El: DEA/Internaj Informoj, n-ro 51, decembro 1991.
La bildo de Jenny kaj Povl Jørgensen estas el 2.6.1983,
kaj verŝajne el Botanika Ĝardeno Gotemburgo.