
Mi naskiĝis la 20-an de marto 1947 en Århus, sed vivis ĝis 1998 plejparte en Hamburgo, kie mi studis ĉe la universitato kaj poste laboris kiel instruisto. Kune kun mia unua edzino mi tie iniciatis la evoluon, kiu gvidis al la aĉeto de domo por la Hamburga Esperanto Societo.
En 1998 mi translokiĝis al DK3370 Melby. ĉi tie mi reverkis kaj modernigis la ”ŝlosilon”, krome mi kompilis malgrandan Esperanto-gramatikon por danlingvanoj.
Mia patro, August Weide (1904 – 1993), germano, forlasis Germanujon en 1934 kaj dum la sekvantaj jaroj gvidis multegajn kursojn en Jutlando.
Dum unu el tiuj kursoj li renkontis la lernantinon Edith Nielsen (1912 – 1982). Ili geedziĝis en 1937. Ankaŭ ŝi gvidas dum la tridekaj jaroj Esperanto-kursojn en Jutlando.
Ili edukas siajn infanojn Eliza (*1943) kaj Peter (*1947) dekomence trilingve: germane, dane kaj Esperante.
En 1948 la familio translokiĝas al Hamburgo.
Peter Weide
P.S. Vidu ankaŭ la Hejmpaĝon: http://esperantocxemizo.saluton.dk