Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

V. Ritzau, Køge.
La 10-an de majo unu el niaj plej malnovaj esperantistoj atingis la 80 jarojn, nome ekspolicestro V. Ritzau en Køge. Jam en la jaro 1905 s-ro R. fariĝis espe­rantisto kaj partoprenis en 1906 en la II-a mondkongreso en Geneve kiel sola dano. Kiel juristo li en la jaroj 1898-1905 deĵoris en la oficejo de la distriktestro en Ebeltoft kaj poste ĝis 1910 en la oficejo de la provincestro en Randers, en ambaŭ lokoj kiel prokuristo. Sed dum tiuj jaroj Ritzau ne oficiale partoprenis en la laboro por Esperanto. Hazarde mi sciiĝis pri lia ekzisto en la lasta urbo kaj interrilatis kun li, kaj de tiam ni estis bonaj amikoj.

En la jaroj 1919-1943 Ritzau estis policestro en Køge, kaj de tiam li aktive partoprenis en la Esperanto-movado kiel kun­fondinto de la tiea klubo, de kiu li ĉiam estas membro, kaj dum la lastaj jaroj li eĉ gvidas kursojn en la vesperlernejo.

Tre muzikema Ritzau estas, kaj samtem­pe kiam li kutimas viziti filinon, kiu loĝas ĉe Vejle, li uzas la okazon por viziti niajn aŭtunajn kursojn en la sporta altlernejo ĉe Vejle kaj ĝojigi nin per sia lerta kaj virtu­oza pianludado. La kurskomitato uzas la iom postfestan okazon por kore gratuli kaj danki la junecan maljunulon pere de lia malnova amikino

Margrethe Noll
Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 6-7, junio-julio 1953.