Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Roma Thorsen - 1919-2006.
Post plurjara malsano la instruistino, Roma Thorsen, forpasis la 18-an de julio 2006 en Kopenhago. Ŝi estis edzino de la instruisto kaj la Esperanto-verkisto, Poul Thorsen (1916-2006). Ili ambaŭ lojale kaj diligente laboris por Esperanto kaj nacie kaj internacie, precipe en la lerneja medio. Ambaŭ akiris la rajton eksperimente instrui Esperanton en kelkaj klasoj de iliaj lernejoj.

Kune kun la mezgrada instruistino kaj redaktoro de la revuo "Esperanto", s-ino Kirsten Zacho, Poul Thorsen fondis en 1954 - sub aŭspicio de Komuna Konversacia Klubo, poste Kleriga Konversacia Klubo - la eldonejon "KOKO", kies sidejo estis Randbølvej 4, Kopenhago, la hejmo de la gvidanto, Kirsten Zacho. En la sama jaro aperis la unua libro de la eldonejo, "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen. En 1958 "KOKO" lanĉis la literaturan premion, "La Arĝenta Sprono". La unua gajninto estis la konata verkistino en la angla lingvo kaj en Esperanto, D-rino Marjorie Boulton.

Roma Thorsen ĉiam lojale subtenis sian edzon kaj kune kun li starigis ĉe UEA la kason "Biblioteka Apogo".

Birthe Lapenna
Notoj
El: Esperanto en Danio, n-ro 4, novembro 2006.