La plej maljuna esperantisto en nia lando, fraŭlino Astrid Rybo, mortis en Helsingør la 11-an de marto 1968 sen antaŭa malsano, en la aĝo de preskaŭ 99 jaroj. Ŝi naskiĝis la 4-an de junio 1869. Ŝi estis freŝa kaj sana ĝis la lasta tago kaj festis gaje kun siaj parencoj la tagon antaŭ sia morto.
Fraŭlino Rybo, kies bapta nomo estis Rasmussen lernis Esperanton en 1908-09 en Kopenhago, kie ŝi estis lerneja gvidanto. Ŝi ludis gravan rolon en nia movado dum la tempo post la unua mondmilito, estis sekretario de CDEL dum 13 jaroj, kaj fondis la 2.6.1920 La Unuiĝon de Esperanto-interesitoj, kies prezidanto ŝi restis ĝis ĝia dissolvo en 1932.
Plej konata f-ino Rybo verŝajne fariĝis pro sia instruado de Esperanto en la dana radio en 1926; ŝi eldonis lernolibron por la lernantoj de la radiokurso.
Ŝi mem rakontis, ke kiam ŝi aŭdis pri Esperanto, ŝi konsideris sin mem tro saĝa por akcepti la ideon, sed kiam ŝi lernis la lingvon, ŝi konvinkiĝis. Ŝi restis fidela al Esperanto ĝis sia morto.
O. C. Lange.
La nomo de la lernolibro - (danlingve):
Astrid Rybo: Esperanto pr. Radio.
1-ste Hæfte af Lærebog i Esperanto udarbejdet til Brug ved Undervisning pr. Radio
København, 1926. - 12 sider.
Legu la bonegan priskribon: Al kongreso en Parizo 1914. Ĝi estas en la Paĝoj sub Vojaĝoj...