Fraŭlino Saxl pri Esperanto.
Jam en januaro (en Londono) fraŭlino Saxl sentis sin tre malforta kaj antaŭvidis abruptan finiĝon de sia energia vivo. La kuracisto, kiun ŝi konsilis pri sia kormalsano, konsilis al ŝi trankvilon kaj tre malmultan laboron. En letero al dana amikino, s-ino Mikkelsen en Bonderup, ŝi esprimis sian timon, ne pro la morto, sed pro la eventuala neceseso de ĉesigo de sia esperanta laboro en Londono. Ŝi daŭrigis:
Nia sankta afero, nia kara Esperanto, restas kaj devas ĉiam resti la lumturo de la homaro, kaj ĝiaj benoj efektiviĝos! Tio estas mia firma konvinko. Kaj se mi ne povos plu vivi, mia lasta penso apartenas al la bono de la homaro, al kiu ankaŭ Esperanto faras grandan servon.
Tiuj vortoj, skribitaj de unu el la plej bonaj virinoj de la mondo, devas esti instigilo por ni postvivantoj. Ĉe la tombo de nia mortinta amikino ni ne ploru sed ni promesu al fraŭlino Saxl labori en la sama spirito, en kiu ŝi laboris.
Fraŭlino Saxl ne estas plu.
Ni ne komprenas tion!
Dum multaj jaroj ni vidis la afablan rideton de nia mortinta amikino ĉe la kursoj en Helsingør. Ĉiuj, kiuj vizitis tiujn kursojn, ekkonis personon kun multegaj eminentaj ecoj: Grandega laborpovo, fera energio, pedagogia lerteco, kora afableco. Margarete Saxl ĉiam laboris por nia afero, kiun ŝi konsideris sankta. Ŝia labortago estis longega. Post la streĉiga kurslaboro ŝi ordigis sian vastan korespondadon. Neniam ŝi forgesis siajn multajn kursamikojn. Kaj malgraŭ la granda prepara laboro antaŭ la kursoj, kiujn ŝi gvidis, malgraŭ la alia multspeca laboro: artikoloj, libroj, korekturlegado, kiu okupis ŝin multajn horojn, ŝi tamen havis tempon por babili afable kun ĉiuj samideanoj, eĉ kun la plej mallerta komencanto.
En multaj regionoj de nia lando ŝi gvidis kursojn, ĉiam kun grandega sukceso. Ĉie, kie fraŭlino Saxl semis, nia afero kreskis, ĉar ŝi komprenis doni al ŝiaj kursanoj multon de sia rica koro. Ŝiaj kursanoj ne nur ŝ a t i s ŝin, ili a m i s ŝin; ĉar ŝi estis ne nur ilia instruistino, ŝi estis ilia amikino. Malgraŭ ŝia kormalsano, kiu ĉiam estis forta minaco, ŝi ne pensis pri ŝi mem, ŝi sentis ĉiam por aliaj, kaj eble tiu fakto estas la kaŭzo de ŝia tro, tro frua morto. Ŝi ne atentis sian malsanon. Ĝis sia lasta momento ŝi laboregis por nia afero, tage kaj eĉ nokte, kaj ŝi falis meze de sia laboro, ankoraŭ juna kaj vigla. Subite ŝia koro haltis, tiu koro, kiu nur batis por la bono de la homaro.
Multaj homoj en multaj landoj sentas la perdon. Kiu povos anstataŭi ŝin?
Sed en nia memoro vivos ŝia gaja rideto, kaj ni klopodos labori en la sama spirito, en kiu Margarete Saxl ĉiam laboris.
La memoro pri ŝi estu gvida stelo por nia estonta laboro!
Ŝi ripozu en paco!
K. Langgaard
La Semajno jam sciigis pri la subita morto de F-ino Saxl, nia fame konata, meritplena Esperanto-instruistino. Al tiuj detaloj, kiujn ni jam publikigis - hodiaŭ ni aldonas ankoraŭ tion, ke la morto tiel subite atingis nian ĝenerale ŝatatan samideaninon, ke ŝi senvorte estingiĝis...
- Post ŝia morto ŝia kora ĝojo ne malaperis de sur ŝia vizaĝo... - skribas al ni iu, kiu ĉeestis la tragedian momenton.
- Neniu atendis ŝian morton - diras al ni F-ino Magda Christensen, dana instruistino el Hadbjerg, kora amikino de la mortinto. Ŝi mortis pro kormalsano - informas nin F-ino Christensen. - Ŝi ja trasuferis kelkafoje saman koratakon, kiu forrabis de ni ŝin.
La enterigo okazis la 8-an de aŭugusto. La kongreso jam finiĝis tiam, tamen proksimume 150 kongresanoj atendis la enterigon. Ĉe la tombo 15 personoj parolis, inter kiuj Magda Christensen, kiel amikino de la mortinto.
Magda Christensen ĉe la tombo, kiel koramikino de la mortinto... kaj nun ĉie en la mondo parolas kaj dum longa tempo ne ĉesos paroli pri pri ŝi kaj tiel ĉi restas inter ni, kvankam ŝi fam foriris... Ŝi restas, ŝi vivas inter ni; Kelkafoje tiu restas , kiu foriris...
Gerda Drotten