Marde la 28-an de majo, post jarlonga malsano, mortis en Herlev ĉe Kopenhago
multjara, simpatia kaj konata esperantisto, instruisto S. Ibsen Poulsen, kiun liaj amikoj ciam nomis Ibsen.
Ibsen dum multaj jaroj estis instruisto en Karup ĉe Kolind en Djursland. Du el liaj lernantoj de tiu tempo, nun plenaĝaj homoj, parolis post la entombigo al la ĉeestantoj pri sia amata instruisto. Ibsen devis forlasi la lernejon en Karup kaj poste li ekloĝis kun sia nun mortinta edzino ĉe siaj filino kaj bofilo en Herlev, kie ili konstruis vilaon por la du familioj, kaj kie li pasigis agrablajn jarojn.
Kvankam Ibsen neniam partoprenis la laboron de la esp. organizaĵoj, li sekvis la movadon kun granda intereso. Nia literaturo kaj 1a homaj kontaktoj, kiujn oni povas krei per Esperanto, kiel ankaŭ la lingvo mem, okupis lian atenton. Li legis multajn librojn kaj verkis ofte grandajn tradukaĵojn de kaj al Esperanto en siaj kvietaj ĉambroj, kaj li partoprenis multajn somerajn kursojn de L. Friis. La kultura flanko de nia movado, muziko kaj pentroarto plenigis lian vivon.
Liaj multaj amikoj funebras.
O. C. Lange.