La unuan de augusto 1994 forpasis Sigurd Z. Piotrowski, Skelby apud Næstved.
Dum kelka tempo li estis grave malsana, sed ĉiujn siajn aferojn li ordigis antaŭe.
Por DEFA Sigurd estis precipe la Libro-Servo. Dum multaj jaroj li gvidis la libroservon de DEA, kaj per speciala aranĝo li prizorgis, ke en la kunvenejo de DEFA Kopenhago ĉiam estis je dispono al aĉetontoj la plej novaj libroj. Tiu sistemo estis profita al kaj DEA kaj DEFA.
Pro tiu laboro Sigurd estis en 1988 nomumita DEFA-ulo, honortitolo, kiun ricevis membro kun specialaj meritoj (li estis B-membro de DEFA Kopenhago).
Sigurd Piotrowski estis modesta homo, kiu laboris malantaŭ la kulisoj, sed kies laboro estis efika kaj valora.
DEFA