Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

S. K. Nielsen, - 4.04.1905 - 8.06.1988 - Fredericia.
Unu el la pioniroj en la da­na esperantomovado S. K. Nielsen en Fredericia pre­terpasis la 70-an datrevenon por sia naskiĝo la 4-an de aprilo (1975).

Li naskiĝis en Egeskov apud Fredericia, kie li pasigis si­ajn infanjarojn. Li studis en Jonstrup seminario, kaj post fina ekzameno tie li revenis al Fredericia, kie li ekhavis postenon kiel instruisto en komunuma lernejo, - laboro, kiun li prizorgis ĝis 1974, kiam li pensiiĝis. La lernan­toj ŝatis lin pro lia bonhumoro kaj pro lia varia kaj in­teresa instruado.

Dum pli ol 40 jaroj S. K. Nielsen estas aktiva esperan­tisto. Li instruis la lingvon en vesperlernejo, kaj je ek­zamenoj li estis cenzoro. Li faris multajn prelegvojaĝojn, dum kiuj li klopodis vigligi la kluban vivon, kaj en 1934 li mem fondis klubon en Fre­dericia, kies prezidanto li ankoraŭ estas. Sub lia gvi­do la nombro de membroj kreskis ĝis pli ol 70.

S. K. Nielsen ĉiam estis di­namika persono, kaj post la milito li startis turisman ofi­cejon por aranĝi aŭtobusvo­jaĝojn, kiujn li dum ferioj mem gvidis tra tuta Eŭropo. Kiam la aŭtobuso atingis vi­zitindan urbon, li ofte pri­zorgis, ke loka esperantisto kunveturu tra la urbo kiel gvidanton. S. K. do tradukis liajn esperantlingvajn klari­gojn por la multaj ne-espe­rantistoj en la grupo, kaj tiel li faris bonan propagan­don por la lingvo.

Pro ĉiuj liaj laboroj por es­peranto li hodiaŭ estas hono­ra membro de DEA. Li havas multajn en- kaj eksterlandajn geamikojn, kaj ili certe kune kun ni dezi­ras al li ĉion bonan dum venontaj jaroj.

Koran gratulon!

Fredericiano
Notoj
El: Eĥo, n-ro 3, junio 1975.