Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Frederik Skeel Giørling.
Frederik Skeel-Giørling, lingvisto, tradukisto, interpretisto, instruisto.
Nask. 11. februaro 1876 en Kopenhago (?), mortis 14. oktobro 1910, akcidente dronis en la rivero Meuse en Belgio.
Esperantisto de 1893 (?). La unua vera Esp-pioniro en Danio. Fondis en 1906 Societo de Danaj Esperantistoj, - kaj en l908 kune kun Marie Schrøder kaj Bendix: Konversacia Esperantista Klubo, kaj do en 1908: Centra Dana Esperantista Ligo (= CDEL - "Centra" - ankaŭ kune kun Marie Schrøder).
En 1907 la gazeto Politiken alvokis lin al Kopenhago por gvidi kursojn por 400 lernantoj.
Kunredaktoro de Helpa Lingvo de la apero ĝis 1907, kiam ĝi aperis sub nomo Dana E-isto, kaj ĝia ĉefredaktoro 1907-09.
En aprilo 1910 vojaĝis Parizon alvokita de Sébert, sendita de Centra Oficejo al Bruselo por gvidi la Esp-propagandon en la mond-ekspozicio tie, kaj laboris en la Bibliographe Internationale kaj fariĝis redaktoro de la bulteno de la kongresoj okazontaĵoj dum la ekspozicio.
Verkis Esp-Danan Vortaron, 1904, lernolibron, 1906. Tradukis verkon de Couturat (Pour la langue int.), frazlibron de Carlsberg, fabelojn de H. C.Andersen ktp.
La Kiso.

Kiso! Kio do vere ĝi estas!
Promeso flirtanta, neniam ĝi restas!
Silenta konfeso, baldaŭe pasanta!
Profunda sopiro de l' koro amanta!
Parolo dirata, nur' ne al l' orelo!
Eterna sekund' dum irad' al ĉielo!
Odoro de rozoj, ripozo de l' menso!
Nektar' de l' animo, de l' koro, de l'penso!

El Cyrano de Bergerac
trad. F. Skeel-Giørling.


El Vikipedio
Frederik Skeel-Giørling (naskiĝdato ne jam trovita); estis tre pionira dana esperantisto en la Kopenhaga Esperanto-Klubo en la jaro 1908, kiam la klubo fondiĝis. Li estas ofte konsiderata kiel "la patro de la dana Esperanto-movado". En 1904 li eldonis lernolibron kaj vortaron kaj tio ege helpis la disvastigon de esperanto en Danio.

El Dana Esperantisto, 1908:
Okaze de la "Infanhelpa Tago" Skeel-Giørling donacis al la komitato 10 premiojn konsistantajn el 10 lecionoj pri Esperanto.


El: La Mevo

Ree la dana esperantistaro suferas pro la perdo de unu el siaj anoj kaj ĉi-tiun fojon la morto forrabis la plej eminentan el ili, Frederik Skeel Giørling, la patron de la esperantismo en Danujo.

Ĉi-tiu aldona nomo sufiĉe klare montras, kian signifon S-ro Skeel Giørling havis por la dana esperantistaro, li kiu en la provincurbo Aalborg antaŭ 9 jaroj komencis batali por nia kara afero, kaj kiu kun laŭdinda sindoneco kaj laboremeco antaŭen kondukis ĝin.

Precipe la unuaj jaroj estis malfacilaj pr S-ro S. G., ĉar neniuj ankoraŭ aŭdis pri Esperanto; pli ol pacienco postulis la laboro en nia lando, kie la sorto de Volapük ankoraŭ estis en la memoro de ĉiuj, sed S-ro S. G. sciis venki facilaĵojn. Neniam li laciĝis en la laboro por tiu celo, kiu estis al li sankta.

Dum sia restado en eksterlando li ĉiam sekvis la laboron en sia patrujo, donante konsilojn al ĉiuj, kiuj sin turnis al li, ĉiam helpema al ĉiuj.

Ne nur en Danujo sed ankaŭ en eksterlando la nomo de S.ro S. G. estis konata; membro de "Lingva Komitato" li estis de la starigo de ĉi-tiu komitato; ne nur kiel la lertega esperantisto li estis konata, sed ankaŭ kiel la nobla afabla viro, kaj en eksterlando kaj en Danujo multaj esperantistoj trovis en li veran amikon.

Dum sia restado en Bruselo S.ro S. G. faris la plej efikan laboron por Esperanto. En la "Internacia Instituto" kie li laboris kiel redaktoro de la "Kongresa Revuo" oni ĵus nun enkondukis Esperanton, certe unu el la plej grandaj venkoj por la lingvo dum la lasta tempo.

La telegramo, kiu anoncis, ke lia korpo estis trovita en la riviero "Meuse", certe venis kiel fulmo de brila ĉielo kaj por la danaj esperantistoj kaj por la belgaj, en ambaŭ landoj oni certe sentas la perdon kun sama doloro.

En Danujo ĉiam lia nomo vivos!

La Redakcio.
(La Mevo: Oluf Olsen, Juelsminde
n-ro 3, 15.11.1910.

Notoj
Bildo kaj La Kiso kaj la unua parto estas el: Dansk Esperanto-Blad,
n-ro 6 - junio 1942.