La 30-an de aprilo 2007 forpasis unu el niaj honoraj membroj Svend Dragsted (nask. 27.3.1923) post longodaŭra malsano. Dum jaroj li estis UEA-delegito. Li estis prezidanto de Centra Dana Esperantista Ligo 1954-62 (la nuna DEA) kaj de KEK 1955-57, iama prezidanto de Studenta Esperanto-Klubo, redaktoro de Kontaktilo 1947-1953 kaj de Dansk Esperanto-Blad 1963-65. Li fondis la korespondajn kursojn en Dansk Esperanto-Institut. Li multe kontribuis per skribaĵoj en la gazetoj kaj revuoj, en- kaj eksterlandaj.
Li lernis esperanton per memstudado en 1936.
Aliaj esperanto-laboroj de Svend Dragsted:
Iniciatinto de eldono de Dana Antologio
Kuntradukinto de Tiel Profunda estas la Nokto
Eldono de Esperanto-Grammatik, 1953.
Eldono de Miniatura vortareto dana-Esperanta, (1964)
2 danlingvaj prelegoj pri esperanto en la dana radio.
1 german-lingva intervjuo en la aŭstra radio pri esperanto.
Vicprezidanto de LKK de la Universala Esp-Kongreso 1975.
Profesie li estis kontorĉefo en Ministerio.
Niaj kondolencoj iru al lia edzino Jastrid kaj familio, ke li restu en paco.