La 21 an de novembro 2000 unu el la plej konataj personecoj de DEFA Kopenhago, Svend Andersen, festos sian 80-jariĝon.
Plej modeste, preskaŭ sinneniigante, Svend Andersen plenumis multajn taskojn por DEFA kaj ties pluraj grupoj. En la malfacilaj sesdekaj jaroj kiel prezidanto de DEFA Kopenhago, poste kiel gvidanto de DEFA Ballerup, kiel kongresraportanto en DEFA-bulteno kun humurplenaj okazaĵpriskriboj kaj kiel fidela partoprenanto de ĉiusemajnaj klubkunvenoj. Debatanto de nefacilaj demandoj kun filozofieskaj eldiroj, Svend ĉiam trovas novan aliron al la diskutata temo.
Prave kaj meritite Svend antaŭ kelkaj jaroj estis nomumita Honora Membro de DEFA Kopenhago.
DEFA kaj Dana Fervojisto korege gratulas okaze de la datreveno.