K-do Svend Pauli Jensen mortis la 20-an de decembro 1975 pro pulma inflamo.
Li estis multjara esperantisto. -
Ekde 1932 li aktive partoprenis
en la laboro de la laborista Esperanto-movado en Danio. Dum multaj jaroj li energie prenis la kluban laboron en Aarhuso ĉu kiel estrarano aŭ dum la lastaj jaroj kiel prezidanto.
Ni anoj memoras lin kiel bonega kamarado, eĉ amiko, energia kaj bonhumora ĉiam havante preta ŝercon aŭ ridindan enigmon.
Tiu energio kaj bonhumoro regis lin ĝis kiam lin kaptis la malsano antaŭ kelkaj jaroj.
Ankaŭ lande li multe laboris kiel ĉefestrarano de DLEA kaj ne plej malmulte kiel eminenta redaktoro de "NIA VOĈO", en kiu okupo li estis konata ankaŭ ekster la limoj de nia lando.
Li ankaŭ estis malnova SAT-ano, kaj kvankam li ne partoprenis multajn kongresojn, li faris sufiĉe gravan laboron kiel OKK-ano dum la du Aarhusaj Kongresoj en 1947 kaj 1960. Ni estas multaj, kiuj vere bedaŭras la tro fruan morton de bonega kamarado, kaj ni nur esperi, ke li ripozu en paco, kaj esprimi:
HONORON AL LIA MEMORO!
Magnus Jacobsen,
Landa SAT-peranto.