Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Sven Ziegler, Kopenhago.
La 20-an de oktobro ĉi-jare (= 2005), 70-jarigis Sven Ziegler, kortuma prezidanto en Kopen­hago. Dum 23 jaroj Ziegler havis sian laborlokon en "Østre Landsret", la orienta ĉefkortumo de Danio. La lastajn dek jarojn li prezidis ĝin, sed okaze de sia naskiĝ­data reveno li pensiiĝis. Per tio malaperas el la publika atento unu el la plej gravaj kaj signifaj nomoj de la dana justico. (Ĉi tiu artikolo re­donas la informon kiel ĝi aperis en la tutlanda ĵurnalo Jyllandsposten; iom pli longaj tekstoj aperis en Politiken kaj Berlingske Tidende.)

Ricevante la eternan de­mandon, per kio do li okupos sin post pensiiĝo, la kortuma prezidanto respondas ke li rekomencos la lingvajn oku­pojn, interalie li legos litera­turon kaj biografiojn en la lingvoj kiujn li regas; la skandinavaj, angla, germana, franca kaj Esperanto. Koncer­ne la lastan, li junaĝe estis tre aktiva interalie en la Studenta Esperanto-Klubo kaj en la estraro de Universaia Espe­ranto-Asocio, kaj ankaŭ li estis estrarano en la tiama CDEL.

Sven Ziegler kandidatiĝis kiel juristo en 1960, kaj post mallonga restado en la Mini­sterio de Instruado, li venis en la Ministerion de Justico, kie li avancadis. En 1973 li fariĝis jura konsilisto de la tiama EK-­Komisiono kaj depost 1977 li konstituiĝis kiel juĝisto en la urba kortumo de Kopenhago. Samtempe kun la juĝista agado li interalie estis enketa gvidanto en la administracia proceso koncerne la pereon de la savŝipo RF 2, prezidis la komisionon koncerne la trans­lokigon de la Thule-anoj en Gronlando kaj partoprenis diversajn ministeriajn komi­sionojn kaj konsilantarojn.

Notoj
El: Esperanto en Danio, n-ro 4, novembro 2005.