Laŭ diversaj gazetoj mortis la 27-an de junio (1964) pro akcidento nia samideano Thor Ibsen, Julianehede, ĉe Bording. Li estis konata de multaj Esperantistoj
en- kaj eksterlande. Preskaŭ ĉiun jaron li partoprenis Universalan Kongreson. Ordinare li iris tien per biciklo. Li spitis multajn penojn por revidi siajn multajn geamikojn. Ili ŝatis lin, ĉar li estis bonkorulo. Li sciis rakonti anekdotojn, flue unu post la alia.
Thor Ibsen fariĝis 65-jara. Multaj ankoraŭ memoras, ke en la tago, kiam li fariĝis 6o-jara, li invitis ĉujn loĝantojn de sia regiono (plurajn centojn) al granda halo en Ikast, kie li ilin ĉiujn regalis. Radia ĵurnalisto intervjuis lin. Tiam li tre akcentis, ke grandan feliĉon, vastan horizonton kaj internacian amikecon havigis al li Esperanto.
Honoron je lia memoro!
L. Friis