Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Poul Thorsen
1915 - 2006.

THORSEN, Poul. Dano. Instruisto pri la danaj lingvo kaj geografio, pri kiuj li verkis kvar suplementajn verketojn. Naskiĝis la 7-an de januaro 1915 en Kopenhago. Esperantistiĝis en koresponda kurso en 1931. Membro de UEA kaj EVA. Kunfondinto de Dana Laborista Esperanto-Asocio. Abunde aperigis originalajn poemojn kaj tradukojn el la dana. Kunredaktoro de “Eta krestomatio” (1944) kaj de “Tra densa mallumo” (kun Paul Neergaard, 1942). Kunfondinto de la Komuna Konversacia Klubo (Kopenhago) kaj direktoro de la eldonejo KOKO. Kunredaktis “Nordan Prismon” de 1957 ĝis ties ĉeso en 1974. Radioprelegis dane kaj en Esperanto. Komencis verki en Esperanto en 1933. Lia verkaro estas forte influita de spertoj akiritaj dum vojaĝoj tra pli ol 70 landoj. Premiito de la Belartaj Konkursoj en 1954 (2-a, kaj 3-a premioj por poezio: "Frua mateno en Sarajevo" kaj 4-a premio sambranĉe: "Fenestroj"). Kunverkis: “Tra densa mallumo” (prilingvaj kaj primovadaj eseoj, 1942), “Eta krestomatio” (1944), “Faktoj pri Danlando” (1948). Propraj verkoj: “Bibliografio pri dana literaturo tradukita en Esperanton” (1952), “Rozoj kaj Urtikoj” (poemoj originalaj kaj tradukitaj, 1954), Kumbel: “Gruk” (tradukitaj satiraj poemetoj, 1956), “Pluk” (1960), “Sen para¥uto” (poemoj originalaj kaj tradukitaj, 1963), “Du el” (kun Marjorie Boulton, 1985), “Stokita vino” (rakontoj, 1995), “Babile kun mi mem” (biografiaj notoj, 1996) . Abunde kontribuis al "Dana Antologio" (1961). Kunlaborinto de la dua kajero de "Belarto" (1961) kaj de periodaĵoj "La Nica Literatura Revuo", "Literatura Foiro", "Monato" kaj "Fonto". En la dana li autoris pedagogiaj verkoj pri geografio kaj historio. Liaj rakontoj troviĝas en "Novaj Esperanto-historietoj" (1947, dua eldono en 1956), "Trezoro: la Esperanta Novelarto 1887-1986" (1989)kaj "Tempo Fuĝas: Dudek Kvin Rakontoj el Monato 1980-1994" (1995) kaj la poemoj en "Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981" (1984), "Sub la signo de socia muzo" (1987) kaj "Nova Esperanta Krestomatio" (1991).
Forpasis Poul Thorsen
La 30-an de januaro (2006) forpasis 1a dana Esperanto-poeto Poul Thorsen en la aĝo de 91 jaroj. Thorsen, kiu profesie estis instruisto, lernis Esperanton en 1931 kaj jam baldaŭ ekaktivis en la laborista Esperanto-movado. En 1937 li unuafoje partoprenis SAT-­kongreson en Roterdamo, invitante tie al partopreno en la Kopenhaga kongreso en 1939, kiun li organizis kun Paul Neergaard. En la 50~aj jaroj Thorsen gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. De 1954 gis 1962 li gvidis la eldonejon "Koko" kaj estis kunredaktoro de la altnivela kultura-literatura revuo "Norda Prismo" de 1957 ĝis 1974. Liaj ĉefaj eldonitaj verkoj, kiujn ofte karakterizas satira humuro, estas la poemaroj "Rozoj kaj urtikoj" (1954), "Sen paraŝuto" (1963), "Gruk" (de Kumbel, 1956), "Pluk: miniaturoj" (1960); "Du el" (kun MaIjorie Boulton, 1985), la rakontaro "Stokita vino" (1995), kaj la rememoroj "Babile kun mi mem" (1996). Grandaj hobioj de Poul Thorsen estis, kiel li mem diris, "ekscesa vojaĝemo".
Li vizitis pli ol 80 landojn -- kaj funĝoj, pri kiuj li longe ankaŭ estis fakdelegito de UEA. Membro de UEA li estis ekde 1947. En 1997 li kaj lia edzino Roma donacis al UEA grandan monsumon por starigi la kason Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kiu intertempe helpis kelkdekon da Esperanto-bibliotekoj por pliriĉigi siajn kolektojn.
(Gazetara Komuniko de UEA)

(El:http:www.liberafolio.org/2006)