Unu el niaj plej elstaraj anoj, honora membro de IFEF kaj honora membro de DEFA,
N. C. Thorsted mortis la 18-an de augusto 1977.
Thorsted naskiĝis 9/10 1895 kaj li estis pioniro en nia fervojista Esperanto-movado.
Li esperantiĝis 1932 kaj li partoprenis la unuan postmilitan
SAT-kongreson, Århus 1947,
kie li kune kun Jan Lok kaj J. Zink esploris la eblecojn fondi internacian organizon por fervojistoj esperantistaj.
Li estis iniciatinto kaj kunfondinto de DEFA 20/3 1948, krome li partoprenis la SAT-kongreson en Amsterdamo 1948, kaj ĉi tie la fondiĝan kunvenon de IFEF 4/8. Thorsted partoprenis La Internacian Renkontiĝon de Tuteŭropaj Esperantistaj Fervojistoj Vieno 1/4-3/4 1949.
Prezidanto de DEFA: 20/3 1948 - 20/3 1954 kaj redaktoro de DEFA-Bulteno 20/3 1948 - 1/8 1952. Poste plurjara DEFA-estrarano.
Prezidanto de LKK por la unua IFEF-kongreso majo 1949 kaj vicprezidanto de LKK por la deka IFEF-kongreso majo 1958.
Ano de la dana terminara-komitato kaj DEFA-delegito ĉe multaj IFEF-kongresoj kaj ano de la iama Komunkomitato de la Danaj Esperanto-Organizoj en la periodo 15/10 1949 - 1/10 1960. Multjara Esperanto-instruisto.
22/3 1958 li estis elektita honora membro de DEFA kaj dum la kongreso en Skellefteå en 1976 oni nomumas lin Honora Membro de IFEF.
Sinceran kondolencon.
DEFA.