Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Lis Thune - 1923-2008.
La 20-an de majo 2008 Lis Thune forpasis. Ŝia infanaĝo ne estis feliĉa. Kiam ŝi estis tute malgranda, ŝia patrino malsaniĝis, kaj la patro ne povis sola prizorgi la kvin infanojn. Pro tio ŝi edukiĝis en infan­hejmo, kie ŝi ne sentis sin bone. Poste ŝia onklino "adoptis" ŝin, kaj nur kiel plenkreskulo ŝi trovis siajn gefratojn, kiuj edukiĝis en aliaj hejmoj.

En 1941 Lis Thune komencis studi ĉe porinstruista seminario en Odense same kiel mia patro, Peter Zacho, kaj ŝia estonta edzo, Kaj Andersen. Post nelonge miaj gepatroj Kirsten kaj Peter Zacho transloĝiĝis al Kopenhago. En 1958 ankaŭ Lis transloĝiĝis al tiu urbo, kie ŝi eklernis Esperanton kaj ekinteresiĝis pri la filozofio de Martinus. Tie ŝi malfeliĉe divorciĝis kaj kelkajn jarojn poste konatiĝis kun la franca skulptisto, Pierre Gaborit, kiu fariĝis ŝia dua edzo. Lis ĉiam lojale helpis lin per praktikaj laboroj. Post lia forpaso en 1999 Lis organizis kelkajn ekspoziciojn kun liaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj.

Kirsten Zacho estis prezidanto de la konata Esperanto-klubo, KKK, Komuna Konversacia Klubo, poste Kleriga Konversacia Klubo, kiu poste kunfandiĝis kun la Studenta Esperanto Klubo (KKK/SEK). Lis Thune estis la libroservisto de la klubo dum multaj jaroj. Ŝi transportis la multegajn kaj pezegajn librojn al la klubejo kaj reportis ilin. En la Statuto de KKK estis paragrafo, kie estis notite, ke dum la klubkunvenoj la estraranoj havis la kroman taskon interparoli kun la novaj personoj, kiuj vizitas la klubon, por ke ili ne sentu sin izolitaj. Kvankam Lis ne estis estrarano, ŝi tamen tute nature kontaktis novajn vizaĝojn, por ke ili rapide sentu sin bonvenaj en la klubo.

Dum multaj jaroj Lis instruis la Internacian Lingvon al pluraj klasoj de sia lernejo, Risbjergskolen (Hvidovre). En someraj ferioj ŝi ofte kun la gelernantoj partoprenis esperantistajn aranĝojn, ekzemple en la Internacia Popola Altlernejo en Helsingør, en Finnlando kaj en Grésillon, Francio, kun la celo, ke ili spertu la specialan Esperanto-­etoson.

Lis Thune estis kunfondinto de Dana Ligo de Esperantistaj Instruistoj en 1963, kaj tri jarojn poste ŝi fariĝis ĝia prezidanto. Dum multaj jaroj ŝi kunlaboris kun Mogens Rude Andersen (kiu ĵus aranĝis brilan Esperanto-ekspozicion pri la dana Esperanto-Movado okaze de la Jubileo de DEA, kaj Lis donis al li bonajn konsilojn pri la kompozicio de la ampleksa materialo, kion, cetere, ŝi lernis de sia edzo) kaj Mogens Groth, i.a. en la Dana Esperanto-Ekzamena Komisiono, ĝis ŝia forpaso. Dum certa periodo ĝis siaj lastaj tagoj ŝi estis estrarano de la Esperanto-Kulturgrupo, kies prezidanto estas Torben Svendsen.

Ĉiam Lis Thune estis senfine helpema! Neniu iam spertis, ke ŝi neis veturi longajn aŭ mallongajn distancojn per sia aŭto por transporti aŭ homojn aŭ objektojn. Ĉiam kun rideto ŝi estis preta helpi, ĉiam pozitiva.

Ekde 1981 ĝis 1987 Lis Thune multe helpis per praktikaj laboroj rilate al la revuo Horizonto. Ŝia edzo, Pierre Gaborit, estis ĝia arta konsilisto. Ili estis centprocente lojalaj al la idearo de Ivo Lapenna, mia edzo, kio estis, kompreneble, ankaŭ la idearo de L.L. Zamenhof. Ambaŭ partoprenis la Konferencojn de la Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (prezidanto: Ivo Lapenna), kiu estis daŭrigo de la Zamenhofa linio.

Rilate al la Fondaĵo Ivo Lapenna, kiu estas fondita de Peter Zacho kaj d-ro Paul Neergaard en 1984, Lis ĉiam estis preta helpi per praktikaj laboroj - foje eĉ finance kontribuis. Kiam Bruno Masala kaj mi aranĝadis la hejmpaĝon de la Fondaĵo, Lis Thune, Torben Svendsen kaj Aleksander Kogan multege helpis nin. Poste Steen Vester kaj mi rearanĝis la paĝon.

Ĝis sia forpaso Lis Thune helpis multajn personojn, i.a. sian bonegan amikon, Mogens Groth, kiu edukis multajn esperantistojn, kaj kiun ŝi tre ŝatis. Preskaŭ ĉiutage ŝi estis en lia hejmo. Ŝi havis plurajn kontaktojn kun geamikoj en la Esperanto-Movado. Post ŝia forpaso alvenis diversaj retmesaĝoj, i.a. de la irandevena kuracisto, Shahram Rahimi-Saber, kiu estas dana civitano, sed laboras en usona universitata hospitalo, kaj kiu estas bone konata kaj tre ŝatata de multaj danaj esperantistoj. Li skribis: Kara Birthe, Mi jam ricevis la malĝojan mesaĝon. Lis estis treege valora homo kaj estas granda perdo por la Esperanto-Movado. Ni ĉiuj kondolencas ŝiajn familianojn. Ŝi estis tiel granda kaj aminda persono. Via memoro ĉiam estas en niaj koroj, kara Lis. Dankon, Shahram, Sonek kaj la infanoj.

Mi mem tute samopinias kun Shahram. Lis mankas kaj mankos al ni ĉiuj. Koran dankon Lis pro via fidela amikeco kaj ĉiama helpemo dum multaj, multaj jaroj! ...

Birthe Lapenna
Notoj
El: Esperanto en Danio, n-ro 3, aŭgusto 2008.